Verkoj de FeZ/Parolado dum la XXI. Univ. Kongr.

El Vikifontaro
PAROLADO

de D-ro Feliks Zamenhof dum ferma kunsido de la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la 9-an de aŭgusto 1929.

Karaj ĉeestantoj,

se mi diras ke la 21-a mondkongreso de Esperanto en Budapest estis bona, bela kaj efika, mi diros al vi nenion novan. Tion vi aŭdis multfoje dum la kongresa semajno. Pli elokvente kaj pli precize elparolis tie ĉi S-ro prezidanto kaj aliaj. Kiom agrable estis antaŭ 8 tagoj renkontiĝi kun amikoj malnovaj kaj novaj, refreŝigi rememorojn de kune travivitaj tagoj, eksenti sin denove ano de la granda esperantista familio, ekster ĉiuj klopodoj, ĉu politikaj, ĉu religiaj — tiom mialagrable estas adiaŭi.

Kiu diras, ke sufiĉas unu kongreso por 2 jaroj, tiu eraras multe. (Granda aplaŭdo.) Por nia movado la mondkongreso estas kvazaŭ anima ĝuo por ni ĉiuj, ĉar ĉiuj kongresoj estas vere sorĉmagiaj. Ili elŝiras malsanan semon, kiun plantis en ni la satano. Ili estas riĉaj je plej diversaj impresoj. Ili nobligas nin, kaj ĉar la nobleco devigas, la kongresano plej ofte venas hejmen noble agordita, instigita al noblaĵoj aŭ pli vere rezista kontraŭ malnoblajoj. Bedaŭrinde la kongreso jam finiĝas. Silentas jam la lasta sono de nia festo. Preta staras jam la verda veturilo. Baldaŭ ĉiu el ni okupas en ĝi sian lokon kaj ni troviĝas denove sur nia granda, jam bona, ebenigita vojo, sur tiu vojo, sur kiu kvazaŭ multmilita Formikaro svarmas anoj de la esperantista familio. La familio faras kun sia lingvo kaj lango tian bruon, ke oni ĝin aŭdas tra la tuta mondo kaj konvinkiĝas, ke Esperanto vere vivas. Kara familio, ne laciĝu, svarmu, kriu, enŝtoniĝu en la kapojn, orelojn kaj animojn de ĉiu, kiu ĝis nun ankoraŭ ne fariĝis esperantisto. Indulgu neniun plu. Estu kvazaŭ torento, kiu superakvigas la mondon. Post la 20-a kongreso en Antverpeno komence oni timis konsekvencojn de l’ subita vento, kiuj estos dolorige sentataj ankoraŭ longe poste. En la kuirejo de nia movado bolis kiel en kaldrono. Sed kiu baldaŭ poste enrigardis en la kuirejon, povis rigardi, observi, ke ĉio estis bona kaj ankaŭ la supo estis bona. La mastroj estas kontentaj, la kuiristoj ne malpacis. Oni laboris trankvile kaj kun espero. Tion mi asertas, malgraŭ, ke mi mem ne estis en la kuirejo. Mi nur aŭdis, kiel al mia kuzo renkontiĝis onklo de unu el la kuiristoj. Tamen, ni efektive povas esti trankvilaj. La Esperanto-movado eniris la vojon glatan sen malfacilaĵoj, sen malhelpoj, Esperanto alakiris grandan potencon en la fajro kaj uraganoj kaj ne tre malproksima eble estas la tempo, kiam Esperanto levos la mondon sur tiun piedestalon, sur kiu vidis ĝin kaj sentis ĝin nobla koro de Ludoviko Zamenhof. Kaj ne tre malproksima eble estos la tempo, kiam sur neŭtrala lingva fundamento la popoloj faros en konsento veran, ne nur en vortoj, sed fakte, unu grandan rondon familian. La kongreso finiĝas. Nia verda veturilo, en kiu ne multaj el vi prenis lokon antaŭ 42 jaroj, kuras vigle kaj rapide. Laŭte sonas ĝiaj sonoriloj anoncante ĉie nian gajan anaron. Vere mirinda estas la veturilo. Ju pli da lokoj okupiĝas en ĝi, des pli da lokoj fariĝas novaj, ju pli da pasaĝeroj alvenas, des pli malpeza kaj vigla estas ĝia kuro. Ĝia direktilo konsistas kvazaŭ el multaj remdirektiloj. Ĉiu el ni tenas po unu kaj ni veturas vigle kaj vigle.

Kompreneble estas, ke same kiel en ĉiu idealista movado, ankaŭ en la nia oni baras al ni ofte la vojon. Sed tion ne kaŭzas malnoblaj homoj, sed ofte homoj sindonemaj kaj fervoraj, kiuj, malfeliĉe, subiĝas al eraroj. Kiam la eraroj evidentiĝas, oni tuj reordiĝas kaj veturas pluen. Se estas ankoraŭ iuj malkontentuloj aŭ skeptikuloj, ni etendas al ili amike la manon. Eliru ili el la mallumo en la lumon de niaj kongresoj. Vidu ili, aŭdu kaj ekkonu nian forton kaj konkordemon. Nun oni akceptas nin ĉie bone, sed ne ĉiam estis same. Nia vojo iras tra densa mallumo, malhelo. Timo kaj malĝojo ofte akompanis nin. Sed ni veturis. Kontraŭ spita vento, spite homa fals’, perfido, moko… Kun signalo de la »nova sento« ni de loko flugis al la loko. Krakis radoj de la veturilo, kliniĝadis ofte ĝi survoje. Kaj ni staris plende, sen konsolo: Kial ho, ni ekveturis foje?… Ni veturis. Kaj jen mia bonkonsilo, kiam ni al voj’ nin reekpuŝos: Sidu firme sur la veturilo. Kiu falos — kuŝos. (Forta aplaŭdo.)

(Laŭ stenografaĵo de Rob. Kreuz.)

1. »Esperanto«. (UEA) N. 350. (10.) 1929.

2. »Hungara Hero;do« — »Magyar Hirnök«, 26-a de okt. 1929. A.