VANA OFERO.
Laŭ milita rememoro de turka veterano.
Vi demandas min, infano,
Kial estas mi sen mano,
Kial ofte iu premas min doloro? —
Kaj malgaja preskaŭ ĉiam,
Kial ridas mi neniam,
Pro funebra kvazaŭ ia rememoro?…
Kial ofte ĉe grizulo
Larm’ ekbrilas en okulo —
Kial estas? — vi demandas min, infano?
Longa estas historio
De malgaja vivo mia
Kaj de mia vanperdita dekstra mano.
Mi amikon, samaĝulon,
Gajan havis, beljunulon,
Antaŭ tridek plorenuaj longaj jaroj.
Temp’ foriris eternecon,
Forpreninte la junecon,
En malĝojo plengriziĝis miaj haroj…
Mi memoras, kvazaŭ nune:
Ni, soldatoj, ambaŭ kune
Al milito pretiĝadis en kazerno.
Li forlasis familion,
Mi, plenorfo, mi — nenion
Krom la propra, krom orfeco ĝis eterno…
Jam tremetis en sunbriloj
Glavopintoj ĉe pafiloj,
Kaj pretiĝis jam sur korto la kanonoj…
Pretaj estis por bataloj
La rajdistoj kaj ĉevaloj,
Mankis sole de la Baŝo[1] la ordonoj…
Sed — jen iu bru’ fariĝis:
Al soldato ŝtelperdiĝis
En kazerno frumatene la monujo.
Por ŝtelisto ĝenerale, —
Dum milito speciale, —
Tre severa estas puno en Turkujo.
Baŝo estis tre severa —
Baldaŭ venis li kolera,
Kaj starigis nin vicorde sur la strato.
— La ŝtelisto tuj eliru,
Sian kulpon mem li diru!
Konfesinton juĝos eble la kompato.
Sed neniu ekmoviĝis —
Ĉiu kvazaŭ senvortiĝis…
Kaj ektondris duafoje la tirano:
— La ŝtelisto tuj elpaŝu,
Sian kulpon li malkaŝu —
Sub hakilon pune iros — nur la mano!…
Fulme Baŝ’ rigardojn ĵetis,
Kiam vokon li ripetis:
— Se l’ ŝtelisto la alvokon ne obeos
Punon prenos — sen kompato! —
Ĉiu deka la soldato,
Ĉiu deka sub hakilo — kap’ pereos!…
Tre mortpala en tremego
Petrigardis min kolego:
— Ili estis en malsato… ho, pro Dio!…
Kiu donos tie panon…
Se — mi pune perdos manon…
Kiu zorgos pri malsata familio?…
— Vi mem zorgos, ne alia,
Pri la propra familio!…
Fajrekbrilis la decido en okulo.
Kaj al Baŝo mi eliris.
Fortavoĉe kulpon diris:
— Jen, ĝi estas, man’ ŝtelinta de l’ pekulo!…
Por pli forta punefiko
Baŝo montris: — Vi, amiko,
— Vi eliru — lia punekzekutisto!
— Nu, vi, pala! — tuj elvenu,
La hakilon forte tenu,
Kaj — forfalu peka mano de l’ ŝtelisto!
Baŝ’ ordonis. La ordono
Plenumiĝu sen pardono!
Kaj hakilon la amiko blinde prenis…
Senkonscie ĝin levinte
Kaj la manon forbatinte,
Ekkriegis li, ekploris kaj eksvenis…
Sur la kampo en la valo
Baldaŭ estis la batalo.
En kazerno mi atendis bandaĝita.
Ĝuste ĉirkaŭ la vespero
Venis de l’ batal’ ofero…
Sur portilo — li, amiko! — mortvundita!…
— Dio benon al vi donu…
Min ne juĝu… kaj… pardonu,
Kaj li mortis post mallonga agonio.
— Ho, ofero mia vana!
Sen amiko kaj sen mano!…
Kion donos mi al lia familio? —
Hejmen sola mi reiris,
Lastan vorton lian diris,
Kaj senmanan helpon mian mi proponis.
Di’ ne juĝis pekon lian,
Garde helpis familion,
Kaj amikon mian eble Li pardonis.
———————
[2]Sin alpremis la infano
Al la brust’ de l’ veterano
Kaj manetojn siajn pie kunektiris
Kaj pro la animosavo
De la malfeliĉa avo
En ĉielon varma preĝ’ al Dio iris.
Berlin, 16. VIII. 1914.
»Espranto-Praktiko« Nr. 7—8 (Juli—August) 1919.