Verkoj de FeZ/Legendo

El Vikifontaro
LEGENDO.

Sur pint’ de l’ arbaraj ŝtonkrutaj montaroj
Sunbrilas la reĝa kastelo.
En tiu antikva kastel’ antaŭ jaroj
Reĝ’ iu tronloĝis kruela.

Malsupre en valo, ribele ŝaŭmante,
Rivero el bordoj sin ŝiras…
Pri fluo, pri vivo libera konstante
Ĝi, ŝtonkatenata, sopiras…

De l’ tur’, kies ombro plej ŝirmas reĝdomon
Kaj kie juĝeja flag’ pendis,
La reĝa kapric’ ĉiunokte la homon
En faŭkon riveran mortsendis.

Kaj altenleviĝis ondaro kolera
Al supro, al reĝa trondomo…
Meznokte sur dorso de l’ ondo rivera
Kadavro sin levis — fantomo…

Kadavro sin levis ĝis reĝa fenestro,
Ĝis — kie dormetis, viglante,
Kun glav’ en la mano kruela regnestro,
Pri nova mortigo sonĝante…


Jen ŝajnis al reĝo: — El fundo ondara
Kadavroj leviĝis, dancante,
Kastelon ĉirkaŭis ilia aĉaro,
Ĝin en malliberon prenante…

Ektondris la reĝo, kunkuris la sklavoj,
Tumultas kaj bruas kastelo…
Ŝvitlace puŝbatas kaj tranĉas la glavoj,
Sed vane — blindbatoj sen celo…

Furias ondaro, mokdancas »aĉaro«
Kaj reĝan ekscitas koleron…
— Ha, mort’ senpardona al gard’ ĉirkaŭtrona!
— Plenŝuti, haltŝtopi riveron!…

Kaj jen superŝutas ondegojn ribelajn
Ordono de l’ reĝ’ sangavida,
Jen ĵetas de l’ turo oferojn sencelajn
La venĝo de l’ reĝo senbrida…

Kaj, kiam jam ŝajne river’ kvietiĝis
Kaj estis ĝi preskaŭ homplena,
El fundo droneja fantomo leviĝis
Al tron’ kun parolo solena:

— Al reĝo, de l’ reĝo subakva sendito,
Mi venas el frosta ekzilo…
Al reĝo, de l’ reĝ’ kun najbara invito,
Kun bona, amika konsilo:

Nur unu nun mankas de l’ turo ofero
En val’ al furio ŝaŭmanta.
Nur unu, por ke tuj ŝtophaltu rivero,
La unu — vi estas, reganto…


»La Revuo«, 1912—3, pĝ. 305.