Saltu al enhavo

Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro II

El Vikifontaro
ĈAPITRO II

Mi povus komenci la laŭdon de mia vojaĝo, dirante, ke ĝi nenion elspezigis al mi; ĉi-tio meritas la atenton. Jen ĝi estas tuj aprobata, aplaŭdata de la malriĉetaj personoj; ankoraŭ pli certan sukceson ĝi havos ĉe alia klaso de homoj, pro tiu sama kaŭzo, ke ĝi nenion kostas — Ĉe kiuj do? He! ĉu vi demandas pri tio? ĉe la riĉuloj! Cetere kiel utila por la malsanuloj estos tiu vojaĝmaniero! Ili ne bezonos timi la malkonstantecon de la aero kaj de la sezonoj. — Koncerne la timulojn, ili estos ŝirmataj kontraŭ la rabistoj: ili renkontos nek profundaĵojn, nek truegojn. Miloj da personoj, kiuj antaŭ mi ne kuraĝis, aliaj, kiuj ne povis, aliaj, fine, kiuj ne ekpensis vojaĝi, tuj decidos fari tion laŭ mia ekzemplo. Ĉu eĉ la plej apatia persono ŝanceliĝus por ekvojiri kun mi al plezuro elspezigonta al ĝi nek monon, nek penon? — Kuraĝe do! ni ekiru! — Sekvu min, vi ĉiuj, kiujn trompo de amatino, senfideleco de amiko, detenas en via loĝejo, malproksime de la malgrandanimeco kaj perfideco de la homoj. Min sekvu ĉiuj malfeliĉuloj, malsanuloj kaj malkontentuloj de la universo! — Leviĝu amase ĉiuj maldiligentuloj! — Kaj vi, kiuj en via animo agitas malgajajn projektojn de aliformiĝo, aŭ de izoliĝo, pro ia malfidelaĵo; vi, kiuj en buduaro forlasas je ĉiam la mondon, amindaj unuvesperaj ermitoj, venu ankaŭ: kredu al mi, forlasu tiujn ideojn malgajajn; vi perdas momenton por la plezuro kaj ne gajnas momenton por la saĝeco; bonvolu akompani min en mia vojaĝo; ni irados per malgrandaj tagvojoj ridante en la vojiro, kiel vojaĝantoj, kiuj vidis Romon kaj Parizon; neniu kontraŭaĵo povos nin haltigi kaj gaje obeante nian fantazion, ni sekvos ĝin ĉien, kien plaĉos al ĝi konduki nin.