Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro III

El Vikifontaro
ĈAPITRO III

Estas en la mondo tiom da personoj sciemaj! — Mi estas certa, ke oni dezirus ekscii, kial mia vojaĝo interne de mia ĉambro daŭris kvardek du tagojn anstataŭ kvardek tri aŭ ian alian tempon; sed kiel mi sciigus tion al la leganto, ne sciante mem ĝin?

Ĉio, kion mi povas certigi, estas ke, se la verko estas, laŭ ies opinio, tro longa, ne estis eble al mi fari ĝin mapli longa; lasante aparte ĉiun aŭtoran malmodestecon, mi estus kontentiĝinta kun unu ĉapitro. Mi havis, estas vere, en mia ĉambro ĉiun eblan plezuron kaj agrablon; sed, ho ve! mi ne estis libera por eliri el ĝi laŭ mia volo; mi eĉ pensas, ke, sen la pero de kalkaj personoj potencaj, kiuj interesis sin por mi (ne estingiĝis mia dankeco al ili), mi estus havinta tempon sufiĉan por verki « in-folio »’on, tiel favoraj al mi estis la protektantoj, kiuj igis min vojaĝi en mia ĉambro.

Tamen, prudenta leganto, rimarku, kiel malpravaj estis tiuj homoj, kaj komprenu bone, se vi povos, la logikecon de tio, kion mi tuj elmontros al vi.

Ĉu estas io pli nature kaj pli justa, ol tranĉi al si reciproke la gorĝon, se iu neatente marŝis sur ies piedon, aŭ se iu, en momento de kolero, eble kaŭzita de ies senprudenteco, ellasas parolon pikantan, aŭ fine se iu havis la malfeliĉon plaĉi al ies amatino!

Oni iras sur la herbejon, kaj tie, kiel Nikolo faris kun la burĝo nobela, oni penas ataki « kvarte » dum la kontraŭulo sin defendas « terce »; kaj por ke la venĝo estu certa kaj plena, oni prezentas al li nudan bruston kaj oni riskas esti mortigita de la malamiko por venĝi sin al li. — Oni vidas ke nenio pli logika estas; troviĝas tamen personoj, kiuj malaprobas tiun laŭdidan kutimon!

Sed io tiel logika, kiel la cetero, estas tio ĉi: tiuj samaj personoj malaprobantaj tion kaj volantaj, ke oni rilatu al ĝi, kiel al grava kulpo, rilatus mem ankoraŭ pli severe al tiu, kiu malkonsentus kulpiĝi tiel. Pli ol unu malfeliĉulo, konformiĝinte al ilia konsilo, perdis sian bonfamon kaj sian oficon: tiel ke, kiam oni havas la malfeliĉon ekhavi honoran disputon, oni ne malprava estus, demandante la sorton por scii, ĉu oni devas fini ĝin laŭ la leĝoj aŭ laŭ la kutimo, kaj ĉar la leĝoj kaj la kutimo malsame ordenas, la juĝistoj ankaŭ povus konsiliĝi per ludkuboj pri sia decido. — Kaj kredeble ankaŭ tiaspecan decidon oni devas serĉi, por klarigi, kial kaj kiel mia vojaĝo daŭris ĝuste kvardek du tagojn.