Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro IV

El Vikifontaro
ĈAPITRO IV

Mia ĉambro kuŝas sur la kvina grado de larĝo laŭ la mezuroj de Patro Beccaria; ĝia direkto estas de l’oriento al la okcidento; ĝi formas kvadraton longan, kies ĉirkaŭo havas tridek ses futojn, pasante tre proksime de la muro. Mia vojaĝo tamen estos pli granda, ĉar mi trairos ĝin ofte laŭlonge kaj laŭlarĝe, aŭ ankaŭ diagonale, ne sekvante regulon, nek metodon. Mi eĉ faros zigzagojn kaj mi desegnos ĉiujn eblajn ligiojn geometriajn, se la okazo postulos tion. Mi ne amas la homojn, kiuj tiel certe estas mastroj de siaj paŝoj kaj ideoj, kaj diras: « Hodiaŭ mi faros tri vizitojn, mi skribos kvar leterojn, mi finos tiun komencitan verkon ». Mia animo tiel malfermita estas al ĉiuspecaj ideoj, emoj kaj sentoj, ĝi akceptas tiel avide ĉion, kio prezentiĝas!… — Kaj kial ĝi rifuzus la ĝuojn disĵetitajn sur la malfacila vojo de la vivo? Ili troviĝas tiel malofte; ili estas tiel malmultaj, ke oni devus esti malsaĝa por ne halti kaj eĉ deturni sin de la vojo kaj rikolti ĉiujn atingeblajn. Nenia estas pli alloga laŭ mia opinio, ol la sekvado de siaj ideoj laŭ iliaj postsignoj, kiel la ĉasisto persekutas la ĉasaĵon, ne penante sekvi difinitan direkton. Tial, kiam mi vojaĝas en mia ĉambro, mi malofte sekvas linion rektan; mi iras de mia tablo al pentraĵo lokita en angulo, de tie mi oblikve iras al la pordo; sed kvankam mia intenco ĉe la ekiro estis ja iri tien, se mi sur la vojo renkontas mian seĝegon, mi nenian ceremonion faras kaj tuj sidiĝas en ĝi. — Bonega meblo estas seĝego; precipe utilega ĝi estas por ĉiu homo meditema. En la longaj vesperoj vintraj estas kelkfoje agrable kaj ĉiam prudente etendi sin mole sur ĝi, malproksime de la grandaraj kaj grandbruaj kunvenoj. — Bona fajro, libroj, plumoj, kiomaj rimedoj kontraŭ la enuo! Kaj kiel plezure estas ankaŭ forlasi siajn plumojn kaj vigligi sian fajron, fordonante sin al ia dolĉa medito aŭ aranĝante kelkajn rimaĵojn por gajigi siajn amikojn! La horoj tiam glitas preter vi kaj falas silente en la eternon, ne rimarkigante vin pri sia malĝojiga pasado.