Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXIII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXIII

Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la malespero—mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.

Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!

Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro, kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;—kion mi diras? vi, kiun li kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado, malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,—mi ne pasos preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo kaj de viaj malfeliĉoj!

Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas juna ŝafistino, kiu tute sola paŝtas sian brutaron sur supro Alpa; ŝi sidas sur maljuna trunko de abio renversita kaj blankigita de la vintroj; ŝiaj piedoj estas kovritaj de larĝaj folioj de tufo de kakalio, kies floro siringviola sin etendas super ŝia kapo. Lavendo, timiano, anemono, centaŭreo, ĉiuspecaj floroj, kiujn oni malfacile kulturas en niaj ĝardenoj kaj varmejoj kaj kiuj naskiĝas sur la Alpoj en la plena beleco primitiva, faras brilan tapiŝon, sur kiu vagas ŝiaj ŝafoj.—Aminda ŝafistino! diru al mi, kie troviĝas la feliĉa terpeco, sur kiu vi loĝas? El kia malproksima ŝafejo vi eliris hodiaŭ matene je la apero de la matenruĝo?—Ĉu mi ne povus iri tien kaj vivi kun vi? Sed, ho ve! la dolĉa kvieteco, kiun vi ĝuas, baldaŭ malaperos. La demono de la milito, ne kontenta kun la detruo de urboj, tuj portos malkvietecon kaj teruron ĝis via dezerta rifuĝejo. Jam venas la soldatoj; mi vidas ilin rampantaj de monto al monto, kaj proksimiĝantaj al la nuboj.—La bruo de la pafilego aŭdiĝas en la alta loĝejo de la tondro.—Forkuru, ŝafistino, rapidigu vian brutaron, kaŝu vin en la plej malproksimaj kaj dezertaj kavernoj; jam ne estas ia ripozo sur tiu malĝoja tero!