Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXIV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro XXIII Indekso : Vojaĝo interne de mia ĉambro
de Xavier de Maistre
Tradukita de Sam. Meyer
Ĉapitro XXIV
Ĉapitro XXV


Ĉapitro XXIV

Mi ne scias, kiel tio ĉi okazas; de kelka tempo miaj ĉapitroj ĉiam finiĝas laŭ funebra tono. Vane, komencante ilin, mi turnas miajn okulojn sur kelkan agrablan objekton; vane mi ekveturas dum kvieta vetero, mi baldaŭ suferas ventegon, kiu deklinigas min.—Por fini tiun malkvietecon, kiu ne lasas min mastra de miaj ideoj kaj por trankviligi la batojn de mia koro agitita de tiomaj vidaĵoj kortuŝantaj, mi nenian alian rimedon vidas krom disertacio.—Jes, mi volas meti tiun pecon da glacio sur mian koron. [p. 27]

Kaj tiu disertacio estos pri pentrarto; ĉar neeble al mi estas disertacii pri ia alia temo. Mi ne povas malsupreniri tute de la altaĵo, kiun mi ĵus atingis; cetere tio ĉi estas mia emego.

Mi preterirante dezirus diri kelkajn vortojn pri la demando de supereco inter la ĉarma pentrarto kaj la muzikarto; jes, ion mi volas meti en la pesilon, kvankam tio estos nur sablero, atomo.

Oni diras por la pentristo, ke li lasas ion post si; liaj pentraĵoj postvivas lin kaj eternigas lian memoron.

Oni respondas, ke ankaŭ la muzikverkistoj lasas operojn kaj koncertojn; sed la muziko estas regata de la modo; ne tiel la pentrado. La muzikaĵoj, kiuj kortuŝis niajn prapatrojn estas ridindaj por la nuntempaj muzikamantoj, kaj oni metas ilin en la ŝercajn operojn por ridigi la pranepojn de tiuj, kiujn ili plorigis iam.

La pentraĵoj de Rafaelo ĉarmos nian idaron, kiel ili ravis niajn prapatrojn.

Jen estas mia sablero.