Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXV

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXV

Sed per kio min interesas, diris iam al mi S-no de Hautcastel, ke la muziko de Cherubini aŭ de Cimarosa malsimilas tiun de iliaj antaŭuloj?—Kion signifas, ke la malnova muziko ridigas min, se nur la nova kortuŝas min agrablege?—Ĉu estas do necese por mia feliĉo, ke miaj plezuroj similu tiujn de mia praavino? Kial vi parolas al mi pri pentrarto? pri arto komprenata nur de tre malgrandanombra klaso da personoj, dum la muziko ravas ĉion, kio spiras?

Mi ne bone scias en tiu ĉi momento, kion oni povus respondi je tiu observo, kiun mi ne antaŭvidis komencante tiun ĉi ĉapitron.

Se mi estus antaŭvidinta ĝin, mi eble ne entreprenus tiun disertacion. Kaj oni ne imagu, ke tio ĉi estas artifiko de muzikisto.—Mi ne estas tia, mi tion ĵuras,—ne, mi ne estas muzikisto; tion povas atesti la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj aŭdis min ludanta je violono.

Sed supozite, ke la merito de ambaŭ artoj estus egala, oni ne devus trorapide konkludi pro la merito de l’arto al la merito de l’artisto.—Oni vidas infanojn ludantaj je fortepiano kiel majstroj; oni neniam vidis lertan pentriston dekdujaran.

Krom gusto kaj sento, la pentrarto postulas kapon pensantan, kiun ne bezonas la muzikistoj. Oni ĉiutage vidas senkapajn kaj senkorajn homojn, kiuj el violono, el harpo tiras ĉarmajn sonojn. Oni povas dresi la homan beston, por ke ĝi ludu je fortepiano, kaj se ĝi estas dresita de lerta instruisto, la animo povas vojaĝi senĝene, dum la fingroj meĥanike produktas sonojn, pri kiuj ĝi sin ne okupas,—Kontraŭe oni ne povus pentri la plej simplan aferon, se la animo ne uzus por tio ĉiujn siajn kapablojn.

Se tamen iu imagus distingi la kompozicion, de la muzikludo, mi konfesas, ke li embarasus min iom. Ho, ve! se ĉiuj disertaciemuloj estus sinceraj, ili ĉiuj finus tiel. Komencante la ekzamenon de demando, oni ordinare parolas per dogma tono, ĉar oni estas sekrete decidinta, kiel mi estis reale decidinta por la pentrarto malgraŭ mia hipokrita senpartieco; sed la disputado naskas kontraŭparolon, kaj ĉio finiĝas en dubo.