Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXVII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXVII

La gravuraĵoj kaj la pentraĵoj, pri kiuj mi ĵus parolis, paliĝas kaj malaperas je la unua ekrigardo al la sekvanta pentraĵo; la senmortaj verkoj de Rafaelo, de La Koreĵo kaj de ĉiuj Italaj pentristoj ne elportus la komparon.

Tial mi ĉiam konservas ĝin por la lasta peco, por la rezervaĵo, kiam mi havigas al kelkaj sciamuloj la plezuron vojaĝi kun mi, kaj mi povas certigi, ke de l’tempo, kiam mi komencis montri tiun belegan pentraĵon al la kompetentuloj kaj al la malkleruloj, al la eminentuloj, al la metiistoj, al la virinoj kaj al la infanoj, eĉ al la bestoj, mi ĉiam vidis ĉiujn rigardantojn vidigantaj, ĉiu laŭ sia maniero, signojn de plezuro kaj miro, tiel fidele la naturo estas tie prezentata.

Kaj kiun pentraĵon, Sinjoroj, oni povus montri al vi, kiun vidaĵon, Sinjorinoj, oni povus meti antaŭ viajn okulojn, pli certan esti aprobita de vi, ol la fidela figuro de vi mem? La priparolita pentraĵo estas spegulo, kaj neniu ĝis nun ekpensis kritiki ĝin; por ĉiuj, kiuj ĝin rigardas, ĝi estas perfekta kaj neriproĉebla pentraĵo.

Oni certe konfesos, ke ĝi devas esti rigardata, kiel unu el la mirindaĵoj de la regiono, kie mi promenadas.

Mi silentos pri la plezuro sentata de la fizikisto meditanta pri la strangaj fenomenoj de la lumo, kiu reprezentas ĉiujn objektojn de la naturo sur tiu polurita supraĵo. La spegulo inspiras al la hejmsida vojaĝanto mil interesajn pripensojn, mil observojn, kiuj igas ĝin utila kaj grandvalora objekto.

Vi, kiun Amo tenis aŭ tenas sub sia potenco, sciiĝu, ke antaŭ spegulo ĝi akrigas siajn sagojn kaj preparas siajn kruelaĵojn; tie ĝi ripetas siajn manovrojn, lernas siajn movojn, pretigas sin por la milito, kiun ĝi volas komenci; tie ĝi ekzerciĝas al dolĉaj rigardoj, al grimacetoj, al lertaj koleretoj, kiel aktoro sin ekzercas antaŭ si mem, antaŭ ol vidigi sin al la publiko. Ĉiam senpartia kaj vera, spegulo resendas al la okuloj de la rigardanto la helkolorojn de juneco kaj la sulkojn de maljuneco, ne kalumniante nek flatante. Sola el ĉiuj konsilantoj de altrangulo, ĝi ĉiam diras al ili la veron.

Tiu eco dezirigis al mi la eltrovon de spegulo morala, kie ĉiuj homoj povu vidi sin kun siaj virtoj kaj malvirtoj. Mi eĉ pensis proponi ĉe ia akademio premion por tia eltrovo; sed serioza pripensado elmontris al mi la senutilecon de tio.

Tiel malofte malbelulo rekonas sin kaj disrompas la spegulon! Vane la speguloj multobliĝas ĉirkaŭ ni kaj resendas kun geometria ĝusteco la lumon kaj la veron! en la momento, kiam la radioj tuj penetros en nian okulon kaj montros nin tiajn, kiaj ni estas, la memestimo englitigas sian trompantan prismon inter ni kaj nia imago, kaj prezentas al ni nian diaĵon.

Kaj el ĉiuj prismoj, kiuj ekzistis de la unua kreita de la senmorta Newton, neniu posedis tiel fortan rebrilpovon, neniu produktas tiel agrablajn kaj helajn kolorojn, kiel la prismo de la memestimo.

Nu, ĉar la ordinaraj speguloj vane vidigas la veron, kaj ĉar ĉiu estas kontenta je sia vizaĝo; ĉar ili ne povas konigi al la homoj iliajn korpajn difektojn, por kio utilus mia morala spegulo? Malmultaj turnus al ĝi siajn okulojn, kaj neniu rekonus sin en ĝi,—escepte la filozofoj—eĉ pri ĉi-tio mi dubas iom.

Akceptante la spegulon tian, kia ĝi estas, mi esperas, ke neniu mallaŭdos min tial, ke mi ĝin ŝatas pli alte, ol ĉiujn pentraĵojn de la Itala skolo. La sinjorinoj, kies gusto ne povas esti malĝusta kaj kies opinio devas decidi ĉion, ĝenerale turnas sian unuan rigardon al tiu pentraĵo, kiam ili eniras en ĉambron.

Milfoje mi vidis sinjorinojn kaj eĉ sinjoretojn forgesantaj en balo siajn amantojn aŭ amatinojn, la dancadon kaj ĉiujn plezurojn de la festo, por rigardadi kun videbla prefero tiun ĉarman pentraĵon, kaj eĉ honori ĝin per ekrigardeto meze de la plej vivaj dancoj.

Kiu do povus konkurenci kun ĝi pri la rango, kiun mi donas al ĝi inter la ĉefverkoj de la arto de Apelo?