Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXVIII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXVIII

Mi fine alvenis tute proksime de mia skribtablo; jam mi povus eĉ tuŝi ĝian angulon plej proksiman, etendante la brakon, kiam mi preskaŭ perdis la frukton de ĉiuj miaj laboroj kaj eĉ la vivon.—Estus pli bone, se mi silentus pri la malfeliĉo okazinta al mi, por ne senkuraĝigi la vojaĝantojn; sed tiel malfacile estas renversiĝi, en la vojaĝseĝo, kiun mi uzas, ke oni devige konfesos, ke por suferi tian danĝeron, oni devas esti malfeliĉega—tiel malfeliĉa kiel mi. Mi trovis min kuŝanta sur la planko, tute renversite, kaj tio ĉi tiel rapide, tiel neatendite, ke mi preskaŭ dubus pri mia malfeliĉaĵo, se tintado en la kapo kaj forta doloro en la maldekstra ŝultro ne pruvus al mi tro klare la realecon de ĝi.

Ankaŭ tio estis malbona ŝerco de mia duono.—Timigite de la voĉo de mizerulo neatendite petanta almozon ĉe la pordo, kaj de la bojo de Rozino, ĝi subite turnis mian seĝegon, antaŭ ol mia animo povis averti ĝin, ke malantaŭe mankis briko; la puŝo estis tiel forta, ke mia vojaĝseĝo tute senekvilibriĝis kaj renversiĝis sur min.

Mi konfesas, ke tiu ĉi estas unu el la okazoj, en kiuj mi havis plej fortan kaŭzon por plendi je mia animo; ĉar anstataŭ ol bedaŭri la foreston ĵus faritan kaj riproĉi sian kunulon pri ĝia trorapidemo, ĝi tiel perdis la moderecon, ke ĝi plej beste ekkoleris kaj ofendis per paroloj tiun mizeran senkulpulon.—« Mallaboremulo! iru labori. » ĝi diris (malbonega alparolaĵo eltrovita de avara kaj kruela riĉularo). « Sinjoro, li tiam diris por plidolĉigi min, mi estas el Chambéry…—Des pli malbone por vi.—Mi estas Ĵako; min vi vidis en la kamparo; mi kondukadis la ŝafojn al la herbejoj…—Kion vi venas tien ĉi por fari? » Mia animo komencis penti pri la malĝentileco de miaj unuaj paroloj.—Mi eĉ kredas, ke ĝi pentis pri ili, iom antaŭ ol elparoli ilin. Ofte tiel, ne atendite trovante dum la kuro foson aŭ ŝlimejon, oni vidas ĝin, sed jam ne havas la tempon eviti ĝin.

Rozino plenigis mian reprudentiĝon kaj penton; ĝi estis rekoninta Ĵakon, kiu ofte dividis kun ŝi sian panon, kaj ŝi montris al li per siaj karesoj sian memoron kaj dankecon.

Dum tiu tempo, Joannetti, kolektinte la restaĵojn de mia manĝo, difinitajn por lia propra manĝo, ne ŝanceliĝante donis ilin al Ĵako.

Kompatinda Joannetti!

Tiel, dum mia vojaĝo, mi ricevas de mia servanto kaj de mia hundino instruon pri filozofio kaj humaneco.