Vortoj de Kamarado E. Lanti/« Liberiga Stelo » al la Verdruĝuloj

El Vikifontaro

Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/43

Unue, ĝi deklaras, ke, en sociologiaj tezoj, neniu kapablas demonstri, kia estas la plej bona el la rimedoj uzotaj por pacigi la mondon. Nur la praktika provado povas aŭ ne pravigi iun ajn tezon.

Jam la historia eksperimento instruis al ni: 1e) ke la ofte citita k aplikita proverbo si vis pacem para bellum neniam donis al la mondo daŭran k efektivan pacon; 2e) ke la dogmaj religioj, eĉ havantaj altan etikon, estis senpovaj por interfratigi la homojn. — Militojn eĉ okazigis plurfoje la fanatiko de la kredantaro.

Konsiderinte tiajn faktojn, « Liberiga Stelo » forpuŝas el sia mezo militistojn k dogmajn religiulojn. Ĝi opinias, ke por pacigi la mondon estas unue necese naskigi en ĝi juston. Justo devas regi la rilatojn inter la individuoj; justo devas prezidi ĉe la rilatoj inter iuj ajn homgrupiĝoj, ĉu teritoriaj, ĉu profesiaj, ĉu alispecaj.

Dedukte, « Liberiga Stelo » kondamnas la senjustan principon de la kapitalista sistemo vortigebla jene: kiu havas monon, tiu manĝas. Tiel oni povas vidi personojn, kiuj nenion utilan faras k tamen abundege konsumas, tial ke ili havas monon!

« Liberiga Stelo » estas kontraŭkapitalisma.

Al tia senjusta principo ĝi kontraŭmetas la jenan: nur tiu (sana) manĝas, kiu laboras. Tiu lasta postulato estas la bazo mem de la socialismo, aŭ komunismo.

Do, « Liberiga Stelo » estas socialisma.

Ĝi tute diferenciĝas je la nure pacismaj asocioj, kiuj ne celas unue starigi juston inter la homoj k kontentiĝas per vanaj paroloj prediki pacon al la popoloj. La pacistoj estas eble bonkoraj homoj, sed ili fermas la okulojn por ne vidi la verajn militkaŭzojn. La milito latente ekzistas ĉiam inter ekspluatantoj k ekspluatatoj. Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo, egalo, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento. Maljusto estante ĉe la fundamento de la nuna socia sistemo, estas do tute logike, ke maljusto ankaŭ regu la rilatojn inter la homaj grupiĝoj, ĉu naciaj, ĉu ŝtataj, k okazigu militojn. Tial la nure pacisma movado estas tute iluziplena k pro tio povas eĉ esti danĝera.

Nia pozicio

Dirinte tion por montri nian komprenon pri la sociaj fenomenoj, temas nun difini la pozicion de « Liberiga Stelo » rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton k batalas por renversi la kapitalistan ordon.

Kiel ni jam diris, neniu povas havi absolutan certon pri la plej trafaj rimedoj uzotaj. Konsekvence, ĉar nia tasko ne estas senpere batali kontraŭ la materiaj fortoj de la nuna socio, ni ne intencas elekti inter la diversaj partioj, organizoj aŭ tendencoj.

« Liberiga Stelo » alvokas la sincerulojn, bonvolulojn el ĉiuj samcelaj partioj.

Nia tasko

Kia do estos la tasko de la « liberigstelanoj »?

Ĝi estos batali kontraŭ la spiritaj, moralaj fortoj, kiuj subtenas la senjustan, ĥaosan reĝimon kapitalisman. La tasko de « Liberiga Stelo » estos zorgi pri la kreado de spiritstato, kiu harmonios kun la estonta socio — kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj k ŝtataj landlimoj ne plu ekzistos.

La ideala socio ne devenos tute preta el la Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Oni anstataŭas bone ion, nur metante je ĝia loko alion pli perfektan. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitano, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapojn k korojn. Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/46 Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/47 Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/48