Vortoj de Kamarado E. Lanti/Ĉu kreo aŭ nur iniciato?

El Vikifontaro
Ĉu kreo aŭ nur iniciato?

Oni ne malofte babiladis pri la demando, ĉu Zamenhof « kreis » aŭ nur « iniciatis » esperanton. Li mem deklaris: « Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro ».

Ni komprenu ĝuste la signifon de la vortoj: « Mi ne volas… mi volas nur ». Cetere, Zamenhof diris aliokaze, ke « kreado (substreko nia) de plena en ĉiuj rilatoj taŭga k vivpova lingvo postulas specialan talenton k inspiron ».

Ĉu ne estas eble eliri el tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj? Certe jes! Sufiĉas por tio kompreni, ke ĉiam la vortoj havas sian plenan k precizan signifon nur en kontakto kun la kunteksto k plie, ke oni devas scii, en kiu tempo, en kiuj cirkonstancoj ili estis eldirataj. Kompreneble tian esploron mi ne povas fari en la kadro de ĉi tiu artikoleto.

Mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte « kreis »… la fundamenton de nia lingvo; li donis al ĝi spiriton, animon — pli ĝuste, vivpovon. Sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia


iniciatinto. Estas ja evidente, ke esperanto evoluas, pliriĉiĝas, plifirmiĝas kun sia ĉiutaga, ĉiufaka aplikado.

Homo, vivanta en antaŭfiksitaj kondiĉoj, rezultantaj el multe da heredaj, historiaj k ekonomiaj faktoroj, homo el karno k sango — Zamenhof! — enkorpigis la ecojn necesajn por lingvon « krei », « artefari », « naski » — kiel al vi plaĉos! — Jes, homo, individuo, ne kolektivo, ne komitato.

Sed la « kreita », « artefarita » aŭ « naskita » lingvo estis ĉe la komenco kvazaŭ malforta infano, ŝanceliĝema sur siaj kruroj; ĝi bezonis nutron, zorgon, edukadon k spacon por akiri la necesan forton k konkeri la mondon. Tion povis al ĝi donadi nur kolektivo. Sekve oni ankaŭ povas aserti, ke la nunan esperanton kreis — kreas! — kolektiva kunlaborado. Se Zamenhof vivus en malgranda insulo, perdita en Oceano k havanta neniujn rilatojn kun la ekstera mondo, li certe ne « kreus » esperanton. Sed tio ne signifas, ke nia lingvo povus ekzisti sen « kreinto », nur per la mirakla forto de la kvazaŭ diigitaj « produktaj fortoj » (‘). Kiuj asertas, ke nia artefarita lingvo (ne temas pri natura idiomo) rezultas de « socia produktado » aŭ de io simila, tiuj iel parencas mense kun s-ro Merĉnt (Merchant), la prezidanto de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, kiu lastatempe skribis, « ke Esperanto estas unu el la plej grandaj benoj iam donacitaj de la Bona Dio al la homaro, pere de la genio de homo ».(*) (*) Oni ne miru , i mia insisto tiurilate. La demando ja estas tre grava: temas forte konvinki niajn K-dojn, ke iliaj volo, persisto k sindonemo kondiĉas grandparte la sukceson de nia movado. Ni ne devas blinde malatenti la fakton, ke la grandega plimulto da esperantistoj tute ne komprenas la veran socian, historian signifon de artefarita lingvo k pro tio tre diletante rilatas al nia afero. Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/41