Zamenhof (Drezen)/I/Idealismaj kontraŭdiroj de Zamenhof

El Vikifontaro



Idealismaj kontraŭdiroj
de Zamenhof

Homo sincera, Zamenhof ofte fiksadis diversajn mankojn de la nuna socicordo. Sed donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo.

Li volis, li celis doni socian valoron al siaj pensoj kaj paroloj. Dum la II Internacia Kongreso Esperantista (Genéve 1906 j.) li diris:

«Senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo».

Sed la limigitaj konceptoj de esperantismo permesis al li paroli nur pri unu el la sekvoj kaj tute ne pri la kaŭzo:

«Krom la batalado pure politika, kiun ni esperantistoj ne povas tuŝi, ni vidas en tiu lando bataladon inter la gentoj». Zamenhof bone parolis pri:

«Aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj».

Sed li ne trovis vortojn necesajn por klarigi la motivojn, kial tiuj mensogoj kaj kalumnioj estas dissemataj. Li atestas, ke:

«Ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn»... kaj tamen li finas per esprimo de espero, ke tiu fundamento «forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj».

Tamen eĉ tiu espero, malakceptanta nur la malbonon de la nuntempo, estis malagrabla kaj neakceptebla por tiuj, kiuj venis al esperanto kun aliaj malpli idealistaj ideoj kaj konceptoj. Ili solidariĝis en sia rilato al ideoj kun la cara registaro, persekutanta pro samaj konceptoj la tolstojanismon.

Tiuj personoj kaj inter ili la ĉefa — markizo de Beaufront — jezuito kaj obskurantulo, siatempe insistis pri tio, ke per helpo de la «Deklaracio pri Esperantismo», akceptita de la Bulonja Kongreso en la j. 1905, estu malpermesataj ĉiuj «esperoj kaj revoj, kiujn tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo».

Zamenhof volanta esti sincera — ne povis akcepti tiujn postulojn. Li deklaris al la II Kongreso Esperantista: «Se nin, la unuajn batalantojn por esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por esperanto. Ni ekkrios: kun tia esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utiligo, ni volas havi nenion komunan».

La samon li ripetis ĉe la fino de sia parolado dum la III Universala Kongreso de Esperanto (Cambridge 1907 j.).

«Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantistaro, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj».

Ĝis la fino de sia vivo mem Zamenhof suferis grandan batalon inter siaj revoj — idealoj kaj la reala vivo.

Li komprenis ne sufiĉecon de siaj proponoj, sed li ne sciis kiamaniere ilin vastigi kaj fortigi.

Jam dum la mondmilito en «Alvoko» dediĉita al la eventuale okazonta «Kongreso por neŭtrala homa religio» li projektis «starigon de neŭtrale - homa etika regularo»[1]
Eble en tiu regularo li estus pli vaste kaj pli klare disvolvinta siajn soci-politikajn idealojn.

Tamen la morto veninta kaj longe daŭrinta Eŭropa milito malhelpis al realigo de tiu finplano de Zamenhof.

Piednotoj[redakti]

  1. E. Privat — «Vivo de Zamenhof». London, 1920 j. p. 179.