Zamenhof (Drezen)/I/Tolstoj kaj Zamenhof

El Vikifontaro



Tolstoj kaj Zamenhof

La ideoj de Zamenhof pri starigo de paco anstataŭ ekzistantaj interlukto kaj batalo «inter homoj, gentoj kaj sociklasoj» — havis certan parencecon kun ideoj similaj, esprimitaj de la granda rusa verkisto L. N. Tolstoj.

E. Privat skribis: «Post brila novelista kariero la riĉa grafo konvertiĝis al simila idealo pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco».[1]

Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo. Tolstoj same kiel Zamenhof ne sukcesis kompreni la leĝojn, kiuj direktas progreson de homa gento kaj socio. Serĉante elirejon el la nuntempa malbono ili ambaŭ dronis en teorioj idealistaj.

Ambaŭ ismoj — tolstojanismo kaj homaranismo estis protestoj kontraŭ la formoj de moderna kulturo, kontraŭ la sistemoj politika kaj ekonomia de la moderna socio.

Sed al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco, kiujn posedis Tolstoj.

Tolstoj faris energian alvokon por reveno al la natura vivo, por detruo de la nuntempa kulturo, por plena natura ĉesigo de la homaro-ekzisto.

Tolstoj venis ĝis la finaj logikaj konkludoj. Li skribis: «la homoj ne havas rajton profiti ne nur la fervojojn, vaporon, elektron, telefonon, fotografion, la senfadenan telegrafon, sed eĉ la simplan preparadon de la fero kaj de la ŝtalo, ĉar ĉiuj-ĉi perfektigoj kaj inventoj estas uzataj nur por starigo de la pasioj, por ĝuoj, diboĉado kaj ekstermado de homoj»[2].

Tolstoj esprimis esence reakcian ideologion de la socioklasoj terkulturistaj, kiujn la rapida evoluo de nuntempaj produktad-rimedoj ĵetas en seneliran, ĉiam pli progresantan mizeron kaj malesperon.

Zamenhof restis ĉe mezaj pozicioj. Al finaj konkludoj logikaj li ne venis kaj ne povis veni. Plena akcepto de tolstojanismo ja farus tute ne necesa, tute senutila tutan bataladon de Zamenhof por la lingvo komuna. La mezaj pozicioj de Zamenhof restis tiuj de la urba etburĝaro, ne volanta revenon al mastrum-metodoj de antaŭindustria epoko, sed samtempe suferanta pro premo kaj ekspluatado de la moderna koncentriĝanta kaj ŝtatiĝanta financ-kapitalo.

Tiuj mezaj pozicioj povis produkti nur senforman atendon kaj esperon «ke iam ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos».

Tamen en la senformaj idealistaj sopiroj de Zamenhof estis io komuna al tolstojanismo. Tion atestis la letero de Tolstoj mem, datita 27—IV 1894. Li skribis:

«Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank’ al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de esperanto kaj ĝia disvastigo estas sendube kristana afero, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo».

La eldonejo de Tolstojaj verkoj «Posrednik» konsekvence al tiuj paroloj ekinteresiĝis pri esperanto kaj decidis organizi pli vastan propagandon por esperanto.

Sed por la cara registaro estis malagrabla eĉ la negativa kritiko de la nuntempo, kiun donis Tolstoj.

Ĝi rimarkis la interligon okazontan inter tolstojanismo kaj esperantismo. Sufiĉis publikigi artikolon de Tolstoj «Kredo kaj Prudento» en № 2 de «La Esperantisto», 1895 j. por ke tiu gazeto estu en Ruslando por ĉiam malpermesita.

Tiamaniere la unua provo pli intime interligi la ambaŭ movadojn donis gravan baton al juna senforta ankoraŭ esperanto.

Eble tio estis plua kaŭzo, kial tiu interligo ne fariĝis pli intima kaj pli forta.

Piednotoj[redakti]

  1. E. Privat. «Vivo de Zamenhof». London, 1920. p. 88.
  2. El la verko «Kredu vin mem». en Esp.: L. N. Tolstoj «Pri la perforto, milito kaj revolucio». Sofio 1928 p. 12.