Zamenhof (Drezen)/I/Zamenhofa junaĝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Zamenhofa junaĝo


La karaktero, la pensmaniero kaj la tuta personeco de Ludoviko Zamenhof — estonta aŭtoro de la lingvo esperanto — formiĝis dum lia junaĝo sub influo de tiu socio kaj tiuj politike-ekonomiaj kondiĉoj, kiuj estis karakterizaj por rusa imperio kaj okcidentaj ĝiaj regionoj dum la dua duono de la deknaŭa jarcento.
Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bialystok de gepatroj hebreaj.
En Bialystok 80% da loĝantoj estis hebreoj. Aliaj 20% da loĝantaro apartenis al rusoj, poloj, germanoj.
La ĝenerala politiko de la cara registaro en la okcidenta lando kaj speciale en la tiel nomata Pola-Reĝlando konsistis en instigado malamika de unu nacio kontraŭ alia. Subpremataj en libera disvolvo de sia nacia vivo kaj kulturo, — poloj kaj hebreoj helpis al tiu subpremado per reciprokaj malamikaĵoj. Pleje suferis nature hebreoj.
Dum la infanecaj jaroj de Ludoviko (1863—1865) okazis la lasta Pola revolucio, sufokita plej kruele de rusaj ĝendarmoj kaj regimentoj.
Ĉe tia ĝenerala situacio estis speciale notinda, ke la patro de Ludoviko — Marko Zamenhof, privata lernejposedanto en Bialystok, ricevis oficialan ŝtatan postenon. Li fariĝis instruisto en la ŝtata mezlernejo, kio estis okazo malofta por la hebreoj.
En la j. 1873 Marko Zamenhof transloĝiĝis kun sia familio Varsovion, kie li instruis germanan lingvon en Reala lernejo kaj Veterinara Instituto.
Evidente Marko Zamenhof havis grandan konfidon ĉe la ŝtataj kaj policaj aŭtoritatoj. En Varsovio estis al li permesite malfermi privatan pensionejon por lernantoj.
Permesoj por tiaj pensionejoj estis donataj de la registaraj institucioj kun granda singardemo — nur al tiuj, kiuj neniu-rilate povus malbone influi la lernantojn, kaj la hebreoj ja estis ĉiam speciale suspektataj de la cara politika polico.
Konfido, kiun ĝuis Marko Zamenhof ĉe la ŝtataj aŭtoritatoj, plue montriĝis en la fakto, ke li fariĝis cenzuristo por eksterlanda gazetaro[1]
Mortis Marko Zamenhof 70 jaraĝa en la 1907, havante titolon «Ŝtatkonsilisto»[2]
Detalajn informojn pri Zamenhofa junaĝo oni povas ricevi el la citita verko de E. Privat «Vivo de Zamenhof», kies aŭtoro estis allasita al la familiaj arĥivoj de Zamenhof.
Patro de Zamenhof estis laŭ ĉiuj atestoj — severa homo, kapabla lingvisto, pedagogo — principe kaj praktike aplikanta la metodojn de carreĝimaj lernejoj. Fizikaj punoj ne estis maloftaĵo ĉe la infanoj de Marko Zamenhof. Certa krudeco kaj severa plenumado de la postuloj oficaj devis esti liaj nepraj ecoj por sukcesi en lia ŝtata kariero, tiel ne kutima inter la hebreoj ruslandaj.
La patrino estis molanima, profunda kredantino — male al la patro — ateisto.
Ludoviko heredis de sia patro kapablon por studoj diversaj kaj speciale por lingvo-studoj, obstinon kaj persiston. De patrino li heredis — modestecon, trankvilon kaj sopiron al io, kio levus lin super la vivo ordinara. Li ĝuis aŭtoritaton kaj amikecon ĉe ĉiuj siaj lernejkamaradoj. Privat atestas, ke en lernejo «por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis helpema konsilanto». En la hejmo kaj ekster la hejmo Ludoviko akre sentis la ĝenon, kiun kaŭzis lia hebrea deveno kaj malfacilaj vivkondiĉoj de lia familio. Malfacila kaj peza estis lukto de Zamenhof, studento kaj komencanta kuracisto, por rajto vivi kaj por prizorgi la necesajn vivrimedojn.
La tuta Zamenhofa ideologio ensorbita de li en hejmo, lernejo kaj sur stratoj de Bialystok kaj Varsovio estis tiu de la nacie kaj ekonomie premita kaj ekspluatata etburĝaro de pol-hebreaj urbetoj Pollandaj.
Privat rakontas: «Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof» — poeto de mizero kaj sufero; kaj «dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo».
Frato de Ludoviko — Leono Zamenhof rakontas en verketo «El biografio de L. Zamenhof»:
«Ankaŭ dum la jaroj gimnaziaj lin multe interesis diversaj sociaj demandoj.
De plej junaj siaj jaroj li revis pri solvado de tiaj problemoj, sed plej multe lin interesis la problemo de diversnaciaj interrilatoj. Ĝi instigis lin ekprovi kreon de lingvo neŭtrala internacia».
La familio kaj la ĉirkaŭanta lin socio ne povis doni al Ludoviko ĝustajn klarigojn pri la kaŭzoj de la ekzistanta nacia kaj ekonomia subpremo, pri la veraj kaŭzoj de nacia batalado kaj malamikemo reciproka.
Patro - cenzuristo verŝajne eĉ zorgis ke en la cerbo de lia filo ne trafu iuj danĝeraj ideoj. La milda patrino volis ĉion solvi per ama kaj paca maniero.
Rezulto estis, ke tiujn problemojn sociajn, tre gravajn, Ludoviko klopodis solvi memstare. Li ricevis ideon ke la kaŭzo ĉefa de intergenta malamikemo estas diferenco de la lingvoj. Jam tre juna li venis al tiu ideo: kaj en la jaroj maturaj tiu ideo akiris ĉe li ĉiam pli gravan rolon. Pli malfrue, kiam li povis ekkoni ankaŭ aliajn pli realajn konceptojn sociologiajn, — tiu ĉefideo de lia vivo akiris por li jam tian gravecon, ke ĝi ĉiujn aliajn pensojn forŝovis malantaŭen.
Do la tuta idearo de Zamenhof estis ligita kun la problemo pri Lingvo Internacia, kaj tial Zamenhof neniam sukcesis vidi iujn aliajn solvojn por la «malbenitaj problemoj sociaj» ol tiuj solvoj, kiuj metis sur la unuan planon la ideon pri Lingvo Internacia.
Tia konceptaro de Zamenhof havis eĉ certan utilon. Tre verŝajne nur dank’al ĝi Zamenhof pripensis ĝis la fino, ellaboris ĝis la fino kaj sukcesis realigi sian revon pri la lingvo internacia.
La problemoj fakte pli gravaj restis por li ĉiam flankaj, kaj tuta lia atento, tuta streĉo de lia menso estis ĉiam direktita nur al unu — por li senlime grava punkto.
Zamenhof konsideris sin kiel pioniro, kiel profeto de tiu ideo. Li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco kaj al fina triumfo de sia ideo.
Tial li skribis:
«La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj, la unue renkontita, tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj...»
Kaj:
«La homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj...[3]
Sed tempo forpasas, kaj la hieraŭaj ideoj primokataj iom post iom fariĝas ĝenerale akceptitaj. Kaj Zamenhof sukcesis ĝisvivi grandajn triumfojn kaj gravajn akceptojn, se ne por sia «socia idearo» do tiam por la praktike de li solvita problemo pri la Lingvo Internacia.

Piednotoj[redakti]

  1. E. Privat, «Vivo de Zamenhof». London, 1920. p. 28.
  2. E. Wiesenfeld. «Galerio de Zamenhofoj». Horrem b. Koln, 1924. p. 7.
  3. «Fundamenta Krestomatio», p. 269