Zamenhof (Drezen)/I/La interna ideo de esperantismo

El Vikifontaro


La interna ideo
de esperantismo

La mondo akceptis formon de Lingvo Internacia, kiun proponis kaj defendis D-ro Zamenhof.

Sed malsukcesis tiuj sociaj ideoj, kiujn Zamenhof de la komenco mem intime ligis kun sia lingvo.

Dum gimnaziana kunveno de la j. 1878, festinta kreon de la unua formo de Lingvo Internacia, oni kantis himnon:
«Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam venis tempo»...

En la raporto, prezentita dum la j. 1900 al kongreso de Franca societo por progresigo de sciencoj, Zamenhof, defendante la eblecon de Lingvo Internacia, samtempe plurfoje argumentas kontraŭ ŝovinismo, kiel produkto de lingva diferenco.

Sincere li klopodas konvinki la ŝovinistojn, ke amo al sia popolo kaj al la tuta homaro troviĝas en sama rilato kiel amo al sia familio kaj al sia nacio[1].

Dum la III Universala Kongreso de esperanto en Cambridge (1907 j.) Zamenhof forte akcentis:

«Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn».

En sia memuaro pezentita al la Internacia Kongreso de Rasoj en Londono (26—29—VII, 1911), li asertas, ke la kaŭzo de malamo intergenta ne estas kaŭzo ekonomia:

«Ni malamas fremdajn gentojn ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas»[2].

Sendube erara estis la ĉefa pretendo de Zamenhofa memuaro, ke «ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon». Ĝuste tiuj kaŭzoj ĝin kreas. La ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj — estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj kaj gentoj. Samtempe la klasoj ekspluatantaj lerte organizas gentan malamon inter la klasoj malsuperaj de la socio, ĉar sub tiu ŝirmo estas faciligata ekspluatado de tiuj klasoj malsuperaj kaj estas malfortigata ilia povo por organizita kontraŭstaro al la tendencoj ekspluatistaj.

Same eraris Zamenhof, kiam en la j. 1913 li asertis ke «lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter homoj»[3].

Li en tiu frazo anstataŭis kaŭzon per la sekvo, ĉar ŝovinismo mem estas sekvo de la nuntempaj sociaj rilatoj kaj tute ne ĝia kaŭzo.

Tia grandigo de la genta kaj lingva problemo, malakceptata de seriozaj laborantoj kaj batalantoj sur la kampo de la sociaj reformoj, — estis la ĉefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo.

Ĉirkaŭ tiu ideo grupiĝis la unua areto de esperantistoj, kaj tiu ideo estis la liganta por ili centro.

Same kiel la idealismo Zamenhofa instigis lin kaj helpis al li doni skizon de la principoj, sur kies bazo komenciĝis kaj pluen progresis esperanto, same la «interna ideo de esperantismo» instigis unuan grupeton de esperantistoj batali por esperanto, uzi ĝin kaj tiamaniere konduki ĝin al tia grado de perfekteco, kiam ĝi jam povis esti prenita kaj uzita de rondoj pli vastaj, konsiderantaj lingvon kiel simplan instrumenton kaj forĵetantaj la tutan «socian idearon» Zamenhofan.

Zamenhof blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis rimarki la ekzistantajn kontraŭdirojn inter siaj asertoj kaj la vivo reala.

En sia parolado dum la VI Internacia Kongreso de esperanto en Washington (1910) li salutis Usonon per la vortoj: «Lando de libereco, lando de estonteco»...

Zamenhof estis tiel ĉarmita per la penso, «ke tiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio», ke li forgesis pri la milionoj da nigruloj persekutataj kaj ekspluatataj.

Li forgesis, ke la ŝovinismo lingva kaj religia en Usono disfloras same riĉe, kiel en la landoj Eŭropaj (eble nur sub iom aliaj formoj), ĉar la sistemo de socia ordo en Usono kaj Eŭropo enhavas ja nenion esence diferencan.

Vere, post unu jaro en memuaro, adresita al la «Kongreso de Rasoj», Zamenhof jam faris kelkajn rezervojn por aliaj kaŭzoj de sociaj malpacoj. Li skribis:

«La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion...

Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k. t. p. sed plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta tute malaperos»[4].

Sed eĉ en tiu sia memuaro nek unu vorton diris Zamenhof pri tio, ke la lingvo mem — estas produkto de certa socio, de certaj formoj de mastrumado kaj de socia produktado. La ideo pri la lingvo, unuiĝinta kun la nebula «interna ideo de esperantismo» superegis en menso Zamenhofa ĉion alian.

Ĉe sia lasta oficiala parolo antaŭ kongreso esperantista (VIII Kongreso, Krakow 1912 j.) Zamenhof ree akcentis tre kategorie, ke: «esperanto estas ne sole simpla lingvo, sed ke ĝi estas grava socia problemo».

Piednotoj[redakti]

  1. Fundamenta Krestomatio p. 274—276.
  2. L. Zamenhof. «Gentoj kaj Lingvo Internacia». Leipzig. 1912 p. 4.
  3. D-ro L. L. Zamenhof «Deklaracio pri Homaranismo», Madrid, 1913, p. 11.
  4. L. L. Zamenhof «Gentoj kaj lingvo Internacia». Leipzig 1912. p. p. 11—12.