Zamenhof (Drezen)/I/Homaranismo

El Vikifontaro



Homaranismo

Certe en sia «Deklaracio pri Homaranismo» (1913 j.) Zamenhof mem konstatis, ke «esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon... kiujn naskas la rekontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento»...

Sed li volis kredi ke la Lingvo Internacia jam kreis adeptojn pretajn por aliĝi al iuj pli klare esprimitaj filozofie - etikaj principoj.

La unua Universala Kongreso de esperanto sugestis al li penson ke:

«Nun en Bulonjo sur Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro».

Li volis kredi, ke esperanto kaj ĝia interna ideo jam komencas unuigi homaron en «unu rondo familia, — ĉar nun ni vidas antaŭ ni grandegan nombron da varmegaj amikoj de esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn, ĉiujn rangojn kaj klasojn de la homoj».

Tiuj vortoj estas fakta esprimo de la idealo de klas-paco. Eble en limigita rondo de la unuaj esperantistoj, renkontantaj unu alian por unu semajno sur neŭtrala tero de Universala Kongreso, tiu «klaspaco» eĉ estis realigebla. Sed nature neniu lingvo, neniu interna ideo kapablas kaj kapablos starigi tian klaspacon en ordinaraj kondiĉoj de homa kunvivado, ekspluatado kaj laborado.

Memorante la tagojn de Bulonja Kongreso Zamenhof post unu jaro skribis: «La mirinda sukceso de la Bulonja Kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj estas plene ebla»[1].

Tial anstataŭ nebula esperantismo li decidis fondi pli klare difinitan filozofie-socian movadon «Homaranismon».

Samloke (p. 6) Zamenhof klarigas la ĉefan celon kaj konvinkon de homaranoj: «La homaranoj estas konvinkitaj ke ĉiu nacia aŭ religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devas malaperi».

Ankaŭ en tiuj vortoj mankas kompreno por la fakto, aŭ estas intence prisilentita la fakto, ke por la malapero de ŝovinismo necesas premiso — malapero de nuntempa socia sistemo, ĉe kiu klasoj superaj premas kaj ekspluatas la klasojn malsuperajn.

La fundamenta esenco de la homaranismo estas esprmita en la I kaj II punktoj de la «Deklaracio pri Homaranismo» de la j. 1913.

«Mi rigardas la tutan homaron kiel unu familion, la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj sentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj», kaj:

«Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio, aŭ alia socia klaso, ol mi, mi rigardas kiel barbareco».

Tre karakterize por Zamenhof estas, ke en la unua redakta formo de la «Deklaracio»[2] mankis la vortoj «aŭ alia socia klaso».

En la intertempo de la jaroj 1906—13 la penso de Zamenhof lernis konsideri gravecon de la socia problemo pri klasdiferenco.

Sed, lerninte tion, Zamenhof ne volis kaj ne povis reesplori ĝustecon de siaj ideoj. Li metis la klasdiferencon apud diferencoj gentaj, lingvaj kaj religiaj, kaj pensis ke ĉiuj malbonaĵoj, rezultantaj el tiuj diferencoj, estos solvataj per akcepto de lingvo komuna kaj de mondkoncepto homaranista.

Tiujn-ĉi ideojn Zamenhofajn, kiuj kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj soci-fortoj, necesas repuŝi plej energie.

Kaj tamen kelkaj flankaj praktikaj konkludoj de Zamenhof, rezultantaj el lia Dogmaro meritas aprobon kaj akcepton.
En la kvara pukto de la «Deklaracio pri Homaranismo» (1913 j.) li skribis: «ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale geografian, sed ne la nomon de ia gento».

Ĝuste en Sovet-Unio, efektiviginta plej vastan liberecon por ĉiuj nacioj kaj popoloj, tiu principo estas praktike enkondukita per la nomoj «URSS, Nord-Okcidenta lando, Urala lando» k. t. p.

Same la propono de Zamenhof en kvina punkto de la Deklaracio pri edukado de infanoj en senŝovinisma spirito — estas efektivigita ĝuste en Sovet-Unio per specialaj kursoj de tiel nomata «Internacia edukado». Ankaŭ en kelkaj aliaj landoj specialaj, starigitaj en lernejoj, kursoj pri «Ligo de Nacioj» pretendas efektivigi tiun ideon de Zamenhof.

En Sovet-Unio estis same akceptita la principa diferencigo de ideoj pri «lingvo devena (gepatra)» kaj «lingvo persona (de ĉiutaga uzo)».

Piednotoj[redakti]

  1. «Homaranismo (Hilelismo)», Peterburgo, 1906, p. 5.
  2. «Dogmoj de Hilelismo» Peterburgo, 1906 p. 13—14.