Zamenhof (Drezen)/I/Zionismo

El Vikifontaro



Naciismo kaj ŝovinismo
ĉe Zamenhof (Zionismo)

Fakte la penso pri propra popolo kaj ĝiaj malfeliĉoj estis kaŭzo, kiu inspiris Zamenhofon mem por la ideo internacilingva kaj por la «interna ideo de esperantismo».

Ni trovas atestojn, ke eĉ la lingvon internacian li komence volis krei «unue kaj ĉefe por sia malfeliĉa popolo, dividita inter multaj landoj kaj lingvoj, popolo kiu povos ree esti unuigita dank’ al la lingvo»[1].

Certan tempon dum siaj studentaj jaroj «li multe studis kaj okupiĝis pri la kolonizo de tero en Ukrainujo per hebreoj...

«Li revis pri Palestino. Multajn poeziojn kaj propagandartikolojn li skribadis tiutemajn.

«Dum la unua sionista kongreso en Varsovio li havis brilan paroladon, kiu famigis lin en la koncernaj sferoj»[2]. Pri la samo rakontas ankaŭ E. Privat.

Tamen kun paso de la tempo Zamenhof komprenis, ke zionismo estas nur alia formo de la sama nacia ŝovinismo, kiun li lernis per tuta forto de sia menso malami de sia junaĝo mem.

Lasinte ideon de zionismo, Zamenhof ne povis akcepti ankaŭ la ideojn de konsekvencaj asimilistoj, kiuj, prezentante ideologion de certa parto de bonstata hebrea burĝaro, volis vidi solvon por la hebrea problemo en plena dissolviĝo de la nacio hebrea inter nacioj ĝin ĉirkaŭantaj.

Li volis konservi pura kaj senmakula sian «neŭtralan supernacian homaranismon».

Ĉe Zamenhof forestis paroloj pri aktiva batalo kontraŭ la kaŭzoj de nacia subpremiteco. Restis nur vortoj konsolaj en la punkto VIII de la Deklaracio pri Homaranismo:

«Se en mia hejma lando ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado, aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejma lando pli aŭ malpli frue pasos».

Tiu mola pasiva esperado estis ne sufiĉe konkreta por asimilistoj, kaj ĝi same ne estis akceptebla por la aktivaj zionistoj, kiuj volis organizi nacie kaj ŝtate la premitan popolon.

La ideoj per kiuj Zamenhof volis servi al sia popolo restis ne akceptitaj de tiu popolo.

La 30—VI—14 Zamenhof rifuzis partopreni fondon de Hebrea ligo, al kies inciatintoj li skribis jenon:

«Laŭ miaj konvinkoj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio.
Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda reago — estas multe pli pardoninda ol la nacionalismo de gentoj premantaj, sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta... mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta»[3].

Li volis kredi ke «per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma».

Piednotoj[redakti]

  1. vidu O. D. Ribaulb «Rememoraĵoj pri la unua tempo de esperanto» en la «Progreso», Praha, 1927 j. N 3. p — 18.
  2. E. Wiesenfeld. «Galerio de Zamenhofoj», Horrem bei Köln, 1924 j. p. 13.
  3. E. Privat, «Vivo de Zamenhof», London, 1920, pp. 185—186.