Zamenhof (Drezen)/II/Zamenhof stilisto kaj kreinto de lingvo-formoj

El Vikifontaro



Zamenhof stilisto kaj
kreinto de lingvo-formoj

Tiuj rezervoj al la neantaŭvideblaj korektoj de la lingvo — estis farataj de Zamenhof tute prave.

La persona sperto de Zamenhof en lingvo-praktikado montris, ke, malgraŭ la profund-pensa kreo de la lingva fundamento, li same kiel aliaj esperantistoj ne ĉiam sukcesis tuj trovi kaj ekuzi lingvajn formojn plej oportunajn.

Li eraris akceptinte formojn tian, kian... anstataŭ la nuntempaj — tiam, kiam...

En «Unua lernolibro» ni trovas formon «dek milionoj homoj» (anstataŭ — da homoj).

Ankaŭ en la «Dua libro de l’Lingvo Internacia» kaj en «Aldono al la Dua libro» ni trovas pluajn esprimojn, kiuj nun kaŭzus malsukceson de la abituriento ĉe la instruistaj kursoj esperantaj:

«mian laboron mi prezentas je l’tempo de unu jaro...» (anstataŭ — je l’ daŭro ...aŭ «dum unu jaro»... aŭ «por unu jaro»...[1].

«la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon ĉiuflanke».

«...kio li parolas pri aferoj tute sensignifaj... kaj pri l’aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton»... (anstataŭ «kial li»).

«...artikuloj...

«...Mi subskribita... (anstataŭ «mi subskribinta).

«...aldonita... (anstataŭ «sindona»).

«...fonda provado...» (anstataŭ — fundamenta, detala esploro).

«...havos tian signifon, kiun havis...»

«...estus dezirata...» (anstataŭ «estus dezirinda»).

«Danke la unu gramatikon»..

Similaj formoj kaj frazkonstruoj troviĝas en ĉiuj verkoj kaj skribaĵoj Zamenhofaj de la unua periodo esperanta. Ili estas troveblaj ankaŭ en la «Fundamenta krestomatio».

Uzo de plej multo el tiuj formoj estas klarigebla per senkonscia traduko esperanten de formoj kaj parolturnoj nacilingvaj (ĉefe rusaj kaj polaj).

Zamenhof prave konsilis:

«Naciajn idiotismojn ni devas eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia[2].

Sed tiu internacia maniero povis aperi nur kiel rezulto de kolektiva uzado kaj reciproka interŝanĝado de la lingvosperto. Zamenhof estis eĉ devigita sin pravigi:

«Kelkaj esperantistoj pensas ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara»[3]

Li estis ne prava, almenaŭ se temis pri liaj artikoloj kaj verkoj unuaj.

Rimarkeble boniĝis la stilo de Zamenhof jam post 2—3 jaroj de praktika esperanto - apliko.

La stilo -kaj la vorto-formoj esperantaj multe pli progresis dum la j. 1888—1890 ol dum la jaroj 1881—87 ĉar serĉadon kaj akcepton de tiuj aŭ aliaj lingvo-formoj partoprenis jam ne unu persono, sed multaj diverslandaj adeptoj de la sama lingvo.

Piednotoj[redakti]

  1. Notu bone, ke la vortoj «daŭro» kaj «dum» jam estis akceptitaj en la «Unua lernolibro».
  2. «La Revuo», Paris, 1907, Oktobro.
  3. «La Revuo», Paris, 1906, Decembro.