Zamenhof (Drezen)/II/Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj en akcepto de Lingvo Internacia

El Vikifontaro



Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj
aŭtoritatoj en akcepto de Lingvo Internacia

Zamenhof sciis, ke lia persona aŭtoritato de okulisto neniel povis imponi la mondon sciencan kaj oficialan.

Do ankaŭ pro konsideroj pure taktikaj li agis saĝe, deklarante, ke li opinias sin nur iniciatinto de la lingvo kaj tute ne ĝia tutsola kreanto.

Plurfoje defendante sian ideon kaj sian lingvo - sistemon antaŭ rondoj sciencaj li faris samtempe certajn riverencojn antaŭ ili.

En sia kongresparolado dum la IV Universala Kongreso en Dresden (1908) Zamenhof diris:

«Kiam antaŭ 20 jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de Lingvo Internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro de esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li tuj decidis fordoni ĉion al la manoj de societo..».

En sia raporto, prezentita dum la j. 1900 al la kongreso de Franca Societo por progresigo de Sciencoj Zamenhof analizis detale la demandojn: 1) ĉu la Lingvo Internacia estas bezona, 2) ĉu ĝi estas ebla kaj 3) ĉu oni povas ĝin praktike enkonduki. Al ĉiuj-ĉi demandoj li donis klarajn kaj ĝustajn respondojn.

Sed al la kvara demando — kiam kaj kiamaniere okazos tiu enkonduko de la lingvo — Zamenhof respondis hezite, supozante, ke finfine por solvi tiun demandon (se ĝi ne estos solvita per societo mem) intervenos la registaroj[1].

Li asertis: «Apartaj personoj kaj societoj tie-ĉi nenion povus fari, ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus»[2].

Insistante pri sia teorio, ke Lingvo Internacia evoluas same kiel naciaj lingvoj, li tamen rezervis al la registara interkonsento povon enkonduki en tiun lingvon ĉiujn necesajn reformojn kaj ŝanĝojn[3].

Zamenhof sentis sin kvazaŭ ĝenata kaj kvazaŭ volis antaŭ certaj rondoj pravigi sian kuraĝon esti kreinto de artefarita lingvoprojekto. Li certigis, ke li tion faris nur «ĉar ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas»[4].

Jam pli malfrue, kiam la mondo esperanta fariĝas pli ampleksa kaj impona kaj kiam ĝi jam certagrade sendependiĝis de la personeco Zamenhofa, tiu lasta trovis aliajn vortojn por difini la ĝustan rolon de eventualaj aŭtoritataj komitatoj internacilingvaj.

En Dresdena Kongreso (1908 j.) parolante pri la interveno de Amerika filozofia societo kaj ĝia provo preni la aferon Mondlingvan sub sia gvido Zamenhof diris:

«Feliĉe la entrepreno de la Amerika societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton «feliĉe», ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de Lingvo Internacia jam de longe estus senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo».

Lastfoje Zamenhof pri la ebla rolo de registaroj ĉe solvo de tiu problemo parolis dum la VI-a Kongreso en Washington (1910 j.):

«La celo por kiu ni laboras povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta».

Se eĉ la registaroj kreus iun specialan komisionon, tiu lasta — laŭ opinio Zamenhofa — povus argumenti nur jenamaniere:

«Anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj...»

Tian sian opinion Zamenhof pravigadis tiel:

«...Se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis».

Piednotoj[redakti]

  1. «Fundamenta Krestomatio», p. 274.
  2. «Fundamenta Krestomatio», p. 285.
  3. «Fundamenta Krestomatio», pp. 313—314.
  4. «Fundamenta Krestomatio», p. 284.