Zamenhof (Drezen)/II/Zamenhofaj ideoj por progresigi la aferon de Mondlingvo
la aferon de Mondlingvo
Zamenhof bone komprenis malfacilecon de sia penado iniciati kreon de reale funkcianta lingvo internacia. Por lia reputacio de juna kuracisto estis tre riska la tuta entrepreno. Sed konvinko, ke li ĉion antaŭvidis kaj laŭeble ĉion antaŭpreparis, permesis al li skribi en la Unua Lernolibro:
«Kelkaj feliĉaj ideoj, rezultoj de meditado, kuraĝigis min kaj instigis min provi, ĉu mi ne sukcesos venki sistemece ĉiujn malhelpojn por kreo kaj enkonduko de racia universala lingvo».
Kiel ĉefan sian taskon praktikan li konsideris — venki indiferentecon de la mondo. Li volis tion atingi, kolektante specialajn promesojn de personoj, kiuj studos la lingvon se entute dek milionoj da similaj promesoj estos kolektitaj.
Sed en tiu sia provo Zamenhof malsukcesis.
Jam post unu jaro Zamehof fakte lasis la esperon finkolekti tiun nombron da promesoj kaj direktis ĉefan atenton al tuja praktika ekuzo de la lingvo. Li skribis: «Sendepende de l’iro de voĉdonado en tiu ĉi lingvo estos eldonotaj libroj kaj la afero sin movos antaŭen»[1].
Li mem montris modelon por tia senpere praktika agado kaj propagando. Lingvo-projekto de Zamenhof estis unua, kiu aperis samtempe en kvar lingvoj (rusa, pola, germana, franca), kaj kiu havis post tri jaroj aldonojn en pluaj naŭ lingvoj: angla, hebrea, sveda, hispana, latva, rumana, dana, bulgara, itala.
Piednotoj
[redakti]- ↑ D-ro Esperanto, «Dua Libro de l’ Lingvo Internacia», Varsovio 1888 p. 14.