Ŝi, la tria/IV

El Vikifontaro
IV.

Post semajno mi ricevis la antaŭpagon de barono Hirŝ.

La tutaĵo estos elpagita, kiam la aĉetinto fariĝos posedanto de la pentraĵo, dume la komerca banko kalkulas al mi sur la tablon kvin mil frankojn en luidoroj. Dum mia tuta vivo neniam mi vidis tiom da mono. Mi revenas ŝarĝita kiel mulo…

En la laborejo estas kunveno. Mi disĵetas miajn luidorojn sur la planko, kaj, ĉar ĝis nun mi neniam ruliĝis en oro, do mi komencas ruliĝi en oro. Post mi ruliĝas Svjatecki… Venas la mastro kaj pensas ke ni freneziĝis… Ni amuziĝas kanibale!