Saltu al enhavo

Ŝi, la tria/V

El Vikifontaro
V.

Ostŝinski diris al mi iun tagon, ke li sentas sin feliĉa, ricevinte rifuzon de Kazja, ĉar malfermiĝas antaŭ li perspektivo, pri kiu mi ne povas havi plej malgrandan ideon.

Mi estas pro tio tre kontenta, aŭ pli ĝuste, tio estas por mi tute indiferenta; cetere mi kredas, ke Ostŝinski scios aranĝi bone sian vivon.

Kiam li svatis sin pri Kazja, la gepatroj favoris lin, kaj precipe la patro Suslovski. Ostŝinski eĉ plene lin superpezis, ĝis tia grado, ke tiu Romano en lia ĉeesto seniĝadis de sia statueco. Kazja, kontraŭe, malamis lin de post la unua momento de interkoniĝo. Tio estis senkonscia antipatio, ĉar cetere mi estas tute certa, ke li ne malinklinigis ŝin per tio, per kio li forpuŝas de si min kaj ĉiujn, kiuj konas pli precize lian karakteron.

Li estas stranga homo, aŭ pli ĝuste dirante, stranga literaturisto.

Ekzistas certe ne nur ĉe ni, sed en ĉiuj pli grandaj centroj de literaturo kaj arto, homoj, pri kiuj pensante, ni demandas nin malgraŭvole, el kie devenas ilia aŭtoritato.

Al ili apartenas mia amiko el la „Fluganto“. Kiu kredus, ke la sekreto de graveco de Ostŝinski, kaj la kaŭzo de lia intelekta ekzisto, estas tio, ke Ostŝinski ne ŝatas kaj ne estimas talentojn, precipe de verkistoj — kaj ke li simple vivas per ilia malŝatado… Li havas por ili la malestimon de homo, al kiu la korekteco de vivo, kelka tuja vigleco kaj granda sagaco certigas en la societa vivo konstantajn venkojn super ili.

Kaj oni devas lin vidi en kunsidoj, en artistaj kaj literaturistaj kunvenoj, dum jubileaj tagmanĝoj, kun kia indulgema ironio li traktas homojn, kiuj en la kreada sfero scipovas dekfoje pli ol li; kiel li ilin premas al la muro, kiel li ilin konfuzas per sia logiko, sia prudento, kiel li trudas al ili sian literaturan aŭtoritaton.

Svjatecki, kiomfoje li tion rememoras, vokas, ke oni al li donu lit-tabulon, per kiu li intencas frakasi la kapon de Ostŝinski, — sed min ne mirigas lia supereco. Homoj vere talentaj estas ofte mallertaj, timemaj, senigitaj de la tuja vigleco kaj de la mensa egalpezo… Sed nur, kiam vere talenta homo troviĝas en soleco, kun si sola, tiam subite ĉe liaj ŝultroj elkreskas flugiloj; Ostŝinski, en tiaj kondiĉoj kredeble iras dormi, ĉar li havas absolute nenion por diri al si.

La estontenco faros inter tiuj homoj ordon, donos rangojn kaj difinos por ĉiu konvenan lokon. Ostŝinski estas tro sagaca, por ne scii tion, sed en sia animo li mokas pri tio. Por li sufiĉas, ke en la nuna momento li signifas pli, kaj ke oni konsideras lin pli, ol aliajn, pli bonajn ol li.

Ni, pentristoj, malhelpas lin malpli. Li faras tamen iafoje reklamon ankaŭ al verkistaj talentoj, se tion postulas la komercaj aferoj de la „Fluganto“ aŭ la konkurenco kun la „Kuranto“. Cetere li estas bona kamerado kaj homo aminda. Mi povus diri, ke mi lin ŝatas, sed…

La diablo forkaptu lin — sufiĉe pri Ostŝinski…