Ŝi, la tria/IX

El Vikifontaro
IX.

Antaŭ tri semajnoj malmultaj homoj sciis pri mia ekzisto, sed nun mi komencas ricevi dekojn da leteroj, pligrandaparte amaj. El kvin certe kvar komenciĝas per la vortoj: „Eble, traleginte tiun-ĉi leteron, vi malestimos la virinon, kiu k. t. p.“ — Mi ne malestimos la virinon, se ŝi ĉesos trudi sin al mia animo.

Se mi ne amus Kazja’n, eble, vere dirante, mi ne movus la ŝultrojn pro tiu-ĉi torento da amsentoj.

Indignigas min precipe tio, kiel tia „nekonatino“ povas esperi, ke viro, ne vidinte ŝin antaŭe, sekvos blinde ŝian inviton. Levu antaŭe vian vualon, nekonata belulino! Tiam, vidinte vin, mi al vi diros… Ne! mi diros nenion, ĉar Kazja!…

Mi ricevis ankaŭ de iu grizhara amikino anoniman leteron, en kiu mi estas nomata majstro, kaj Kazja anserineto.

„Majstro, ĉu ŝi estas edzino por vi? (demandas mia grizhara amikino). Ĉu la elektitino estas inda de tiu, al kiu turniĝas la okuloj de la tuta lando? Vi estas viktimo de intrigo, k. t. p.“

Stranga supozo, kaj pli stranga estas ankoraŭ la postulo, ke mi edziĝu ne por kontentigi mian koron, sed por ravi la publikan opinion.

Eĉ la bedaŭrinda Kazja ĝenas ilin!

Ekzistas certe pli grandaj krimoj ol anonimaj leteroj, sed ne ekzistas pli granda… kiel esprimi tion bele?… Cetere malgravaĵo!

La dato de mia edziĝo ne estas ankoraŭ difinita, sed ĝi okazos baldaŭ.

Dume mi petos Kazjon, ke ŝi vestu sin belege, kaj mi kondukos ŝin en la ekspozicion.

Oni vidu nin kune…

Venis ankaŭ el Parizo du „kadavruloj“ de Svjatecki.

La bildo estas titolita: „Lasta renkonto“ kaj ĝi prezentas junulon kaj junulinon kuŝantajn sur prosekcia tablo. Je l’ unua rigardo la ideo klariĝas bonege. Oni vidas, ke la du mortintoj amis dum vivo unu la alian; ke ilin disigis la mizero, kaj kunigis la morto.

La studentoj, kliniĝintaj super la kadavroj prezentiĝas en la pentraĵo iom malmole; en la perspektivo de l’ sekcejo estas eraroj, sed la „kadavruloj“ estas pentritaj grandioze. Tiuj kadavroj kvazaŭ blovigas glacian malvarmon. En la „Salono“ la bildo eĉ ne ricevis laŭdan mencion, eble tial, ke ĝi estas terure malagrabla: tamen la kritiko laŭdis gin.

Inter nia pentristaro estas sendube multaj talentoj. Jen apud la kadavruloj de Svjatecki eksponis Franek Cepkovski: „la Morto de Korecki“. Grandega forto kaj grandega individueco!

Svjatecki nomas Cepkovski’n idioto, unue pro tio, ke Franek tondigas siajn fruntharojn egale kaj sian barbon kojnforme, due, ĉar li vestas sin laŭ la lasta modo, kaj trie, ĉar li estas treege bone edukita, ceremoniema kaj aludas sufiĉe ofte siajn alt-nobelajn parencojn.

Sed Svjatecki eraras…

La talento — estas tia birdo, kiu konstruas neston laŭplaĉe, foje en sovaĝa dezerto, alifoje en zorge flegata ĝardeno.


Mi vidis en Munbeno kaj Parizo pentristojn, kiuj aspektis kiel bierfarejaj laboristoj, aŭ kontraŭe: kiel frizistoj, kiel dorlotataj filetoj; tri groŝojn oni por ili ne pagus, kaj tamen tiu-ĉi kaj la alia el ili havis en la animo ian ekzaltecon, ian nekutiman form- kaj kolorsenton, kaj la forton eligi tiun senton el si sur la tolon. Ostŝinski, kiu havas por ĉio ĝenerale akceptitan esprimon, skribus, parolante pri tio en sia „Fluganto“: „spiritus fiat ubi vult!“

Laŭ opinio de Svjatecki, la historia pentrado estas „obskura barbareco“. Mi ne pentras historiajn temojn kaj por mi persone tio estas indiferenta, sed mi aŭdas tiun kvazaŭ-progreseman opinion ĉiuflanke. Oni faris el tio aksiomon kaj ĝi jam komencas min enuigi.

Niaj polaj pentristoj faras unu eraron. Ili tuj edziĝas kun iuj doktrinoj pri arto, kaj poste vivas sub ilia pantoflo, rigardas ĉion per iliaj okuloj, adaptas al ili la arton kaj pli bone apostolas, ol pentras. Kontraŭe al tio, kion mi diris supre, mi konis tiajn pentristojn, kiuj senĉese parolis pri tio, kio estas arto, kaj kia ĝi devas esti, sed kiam ili fine prenis en manon la penikon, ili scipovis nenion…

Ofte mi pensis pri tio, ke la teorion de arto devas formi filozofoj — kaj se ili kreos malbonan terion — ili estu prirespondaj; sed pentristoj devas pentri tion, kion diktas al ili la koro — kaj scipovi pentri, ĉar tio estas la plej grava…

Laŭ mia opinio la plej mizera talento valoras pli, ol la plej grandioza teorio, kaj la plej grandioza teorio ne indas ciri la botojn al libereco.