Ŝi, la tria/X

El Vikifontaro
X.

Mi vizitis kun Kazja kaj gesinjoroj Suslovski la ekspozicion.

Antaŭ mia bildo staras ĉiam aregoj da rigardantoj.

Oni komencis flustri, tuj kiam ni eniris, kaj tiun-ĉi fojon oni rigardis plej multe ne la bildon, nek min, sed Kazja’n. Precipe la virinoj ne turnis de ŝi la okulojn. Mi vidis, ke ŝi estis pro tio treege kontenta, sed mi ŝin pro tio ne kulpigas…

Pli malbone estis, ke pri la kadavruloj de Svjatecki ŝi diris, ke tiu-ĉi bildo estas „maldeca“. Suslovski deklaris, ke ŝi esprimis tion, kion li estis dironta, sed mi estis furioza. Bedaŭrinde estas, ke Kazja rigardas el tia vidpunkto la arton!

Kolerigite mi adiaŭis ilin tuj, kaj, sub preteksto, ke mi devas viziti Ostŝinski’n, mi efektive iris al Ostŝinski, sed pro tio, por kunpreni lin en restaŭracion kaj matenmanĝi.