Ŝi, la tria/XI

El Vikifontaro
XI.

Mi vidis veran mirindaĵon!

Nur nun mi komprenas, kial homo havas okulojn.

Corpo di Baccho! Kia beleco!

Ni iras kun Ostŝinski. Subite mi vidas, ĉe angulo de strato Vjeĵbova, preterpasas nin virino. Mi estas fulme-trafita, fiksita al tero, mi ŝtoniĝas, malfermas okulojn, perdas konscion, kaptas senscie Ostŝinski’n je la kravato, malligas al Ostŝinski la kravaton — kaj — savu, mi pereas!

Nenion signifas, ke ŝi havas perfektajn trajtojn… Nenio grava la trajtoj! — sed tio estas vere artista koncepto! ĉefverko kiel desegno, ĉefverko kiel koloreco, ĉefverko kiel sento. Greuze reviviĝus ĉe ŝia vido, kaj poste pendigus sin malespere, ke li pentris tiajn birdo-timigilojn.

Mi rigardas, rigardas… Ŝi iras sola — tute ne! Kun ŝi iras poezio, iras muziko, iras printempo, iras volupto kaj amado. Mi ne scias, ĉu mi volus pentri ŝin tuj, ĉar mi preferus genufleksi antaŭ ŝi, kaj kisi ŝiajn piedojn, danke por tio, ke ŝi venis tia en la mondon. Cetere ĉu mi scias, kion mi volus!…

Ŝi preterpasas nin tiel serena kiel somera tago. Ostŝinski salutas ŝin, sed ŝi ne vidas lin… Mi vekiĝas el raviteco kaj mi krias:

— Ni sekvu ŝin!

— Ne, diras Ostŝinski, ĉu vi freneziĝis? Mi devas kunligi mian kravaton! Lasu min trankvile! Ŝi estas mia konatino.

— Via konatino? prezentu min!

— Tio ne okazos… gardu vian fianĉinon.

Mi ekmalbenas Ostŝinski’n kaj lian posteularon ĝis la naŭa generacio, poste mi volas mem postkuri la nekonatinon.

Malfeliĉe ŝi sidiĝis en fiakron.

De malproksime mi vidas nur ŝian rizopajlan ĉapelon kaj la ruĝan sunombrelon.

— Ĉu vi konas ŝin vere? mi demandas Ostŝinski’n.

— Mi konas ĉiujn.

— Kiu ŝi estas?

Sinjorino Helena Kolĉanovska, naskita Turno, alie, tiel nomata virga vidvino.

— Kial virga vidvino?

— Ĉar ŝia edzo mords ĉe la t. n. sukeraĵa vespermanĝo. Se vi jam kvietiĝis, mi al vi rakontos ŝian historion.

Estis tre riĉa, seninfana fraŭlo Kolĉanovski de Kolĉanovo, nobelo el Ukraino. Li havis treege estimindan familion, kiu esperis heredi post lia morto — kaj li havis treege mallongan kolon, kiu pligrandigis ankoraŭ la fidon de la heredontoj. La heredontojn mi ne konis. Ili estis esence tute decaj homoj, sed kion vi volas! la plej decaj, la malplej profitemaj el ili ne povis deteni sin, por ne rigardi de tempo al tempo la kolon de Kolĉanovski. Tio fine tiel tedis la maljunulon, ke, spite al la familio, li faris aman deklaron al filino de najbaro, faris edziĝan kontrakton, testamentis al ŝi la tutan sian posedaĵon, poste edziĝis; post la edziĝa soleno estis edziĝa festeno, ĉe ĝia fino la tiel nomata sukeraĵa vespermanĝo, kaj ĉe la fino de la sukeraĵa vespermanĝo la apopleksio mortigis lin ĉi-loke… Tiamaniere sinjorino Helena restis virga vidvino — vi komprenas?

— Antaŭ kiom da tempo tio okazis?

Antaŭ tri jaroj. Ŝi estis tiam dudekdu-jara… De post tiu tempo ŝi povis edziniĝi dudekdu-foje, sed ŝi ne volas… Oni supozis, ke ŝi atendas princon. Montriĝis, ke ankaŭ ne, ĉar antaŭ nelonge ŝi rifuzis princon. Cetere mi scias bone, ke ŝi ne estas pretendema, kion pruvas plej bone la cirkonstanco, ke sinjorino Kolĉanovska vivas ĝis nun en intima amikeco kun nia konatino, la simpatia, talenta k. t. p. Eva Adami, kies lerneja kolegino ŝi estis iam en la edukejo.

Aŭdinte tion, mi supren-saltis pro ĝojo.

Se la afero estas tia, mi ne bezonas Ostŝinski’n. Mia amata, honesta Eveto faciligos al mi la interkoniĝon kun Helena Kolĉanovska.

— Aŭskultu, do vi ne enkondukos min al ŝi? — mi demandas Ostŝinski’n.

— Cetere, se iu volas en la urbo interkoniĝi kun iu alia, li interkoniĝos — respondas Ostŝinski — sed ĉar vi min forigis de Kazja, do mi ne volas, ke ĉi-tiufoje oni diru, ke mi kunagis… Fine, ĉu mi scias?… Adiaŭ!