Ŝi, la tria/XII

El Vikifontaro
XII.

Tiun-ĉi tagon mi estis petita tagmanĝi ĉe Suslovski’j, sed mi skribis al ili, ke mi ne venos…

Kvankam la dentoj ne doloris min iam en la vivo, sed ili povis ja ekdolori.

Helena staris dum la tuta tago antaŭ miaj okuloj, ĉar cetere, ĉu tiu estus pentristo, kiu ne meditus pri tia vizaĝo?

Mi pentris en la animo jam ĉirkaŭ dekon da ŝiaj portretoj. Mi ekpensis ankaŭ pri pentraĵo, en kiu la vizaĝo de Hela farus bonegan impreson. Mi bezonas nur vidi ŝin ankoraŭ kelkfoje.

Mi kuris al Evka Adami, sed mi ne trovis ŝin hejme. Hieraŭ mi ricevis karton de Kazja, kun invito, trinki morgaŭ akvon en la ĝardeno kaj poste kafon. Vera turmento estas por mi tiu-ĉi akvo kaj tiu-ĉi kafo!

Mi ne povas iri, ĉar se mi matene ne renkontos Evon hejme, tiam mi ne kaptos ŝin dum la tuta tago…

Eva Adami (tio estas ŝia teatra nomo, efektive ŝi nomigas Anna Jedlinska), estas eksterordinara knabino.

Jam longe ligas nin amikeco kaj ni diras al ni reciproke „ci“.

Ŝi estas jam la naŭan jaron en la teatro, kaj ŝi restis pura en la plena signifo de tiu-ĉi vorto. Ĉar en teatroj troviĝas certe multe da virinoj, kiuj estas fizike ĉastaj; sed se iliaj korsetoj volus iam perfidi ĉiujn volupto-dezirojn de siaj sinjorinoj, mi supozas, ke la plej senhonta paviano povus ruĝiĝi en ĉiuj neharkovritaj lokoj de sia korpo. La teatro demoralizas la animojn, precipe de virinoj.

Oni eĉ ne povas postuli, ke virino, kiu ĉiuvespere ludas amon, fidelecon, noblecon k. t. p., ne eksentu fine instinkte, ke ĉiuj-ĉi virtoj estas scenejaĵoj, apartenantaj al la drama kaj aktora arto, sed ne havantaj ian rilaton kun la vivo.

La grandega diferenco inter la arto kaj la realeco de vivo konfirmas en ili tiun-ĉi senton; la rivalizado kaj envio pri aplaŭdoj venenas la pli noblajn kor-aspirojn.

La konstanta komunikiĝo kun homoj tiel demoralizitaj, kiel la aktoroj, vekas en ili la voluptemon. Ne ekzistas tiel blanka angora-kato, kiu ne malpuriĝus en tiaj kondiĉoj. Venki ilin povas nur grandega talento, kiu puriĝas en la fajro de arto, aŭ naturo tiel esence estetika, ke la malbono ne trasorbiĝas tra ĝi, kiel akvo ne penetras la plumojn de cignoj. Al tiaj naturoj imperméable apartenas Eva Adami.

Dum noktoj, ĉe teo kaj pipo, mi ofte diskutis kun kolegoj pri homoj, apartenantaj al la mondo de arto, komencante de la plej supera kategorio, kiun prezentas la poetoj, kaj finante per la plej malsupera kategorio, t. e. la aktoroj.
Estaĵo, kiu havas imagecon pli disvolvitan ol kutima mortemulo, estaĵo pli ol aliaj impresebla, sentama, malkvieta, — estaĵo, kiu en sfero de feliĉo kaj volupto scias ĉion kaj avidas ĝin nerezisteble forte — jen estas la artisto.

Li devas havi trifoje pli da karaktero kaj volo, ol aliaj homoj, por forpuŝi la tentojn.

Tamen, kiel ne ekzistas motivo, kial floro, pli bela ol aliaj, devus esti pro tio pli rezista kontraŭ ventego, same ne ekzistas motivo, kial artisto devus havi pli da karaktero ol homo ordinara.

Kontraŭe, ekzistas kaŭzo, pro kiu li kutime havas malpli, ĉar lia vivoforto pereas en tiu abismo kaj la malpaco, kiuj apartigas la art-mondon de la mondo de ĉiutaga realo.

Li simple estas malsana birdo, konsumata konstante de febro, birdo, kiu iafoje malaperas sub la nuboj, iafoje trenas la lacajn flugilojn en polvo kaj koto. La arto donas al li la abomenon kontraŭ polvo kaj koto, sed la vivo forprenas de li la forton necesan al suprenflugo. Tio estas ofte la kaŭzo de la malkonsento inter la ekstera kaj interna vivo de artistoj.

La mondo, kiu postulas de ili pli ol de aliaj, kaj kiu ilin kondamnas, eble estas prava, sed ankaŭ Kristo estos prava, kiam li savos ilin…

Ostŝinski asertas, ke la aktoroj tiome apartenas al la artista mondo, kiome apartenas al ĝi trombonoj, klarnetoj, ĉaskornoj k. t. p., sed tio ne estas vera.

Plej bonan pruvon prezentas Eva Adami, kiu estas trae artistino, per sia talento kaj la arto-sento, kiu gardis ŝin de malbono, kiel patrino…