Ŝi, la tria/XXIII

El Vikifontaro
XXIII.

De kelke da monatoj ni estas en Varsovio.

Mi aranĝis grandiozan laborejon.

Ni vizitas sufiĉe ofte Ostŝinski’jn.

Li vendis la „Fluganton“ kaj estas nun „prezidanto de Societo por disdonado de hordea grio al laboristoj senigitaj de okupo“. Nenio povas doni ideon pri lia grandanimeco kaj pri la estimo, kiu lin ĉirkaŭas. Min li frapetas sur la ŝultron kaj diras al mi: „nu, favoranto!“ Li protektas ankaŭ literaturajn talentojn kaj akceptas ĉe si ĉiumerkrede.

Ŝi estas ĉiam belega, kiel sonĝo…

Infanojn ili ne havas.