Azrah

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Azrah (1905)
de Heinrich Heine
Tradukita de Leo Belmont
Publikigita en Lingvo Internacia n-ro 3 (111), 01.02.1905
Azrah
— El Heine —

Ĉiutage promenadis
De sultan’ filin’ belega
Je l’vespero, ĉe fontano,
Kie blankaj akvoj plaŭdas…

Ĉiutage juna sklavo
Ĉe fontan’ vespere staris;
Kie blankaj akvoj plaŭdas… —
Ĉiutage pli paliĝis…

Unufoje princidino
Ĵetis al li tri demandojn:
Aŭdu! volas mi ekkoni
Vian nomon, teron, genton…

Kaj al ŝi respondis sklavo:
Nom’ — Machmed’; el tero — Jemen;
Mia gento — tiuj Azrah,
Kiuj mortas, kiam amas…

Esperantigis Leo Belmont