El Parnaso de Popoloj/Embaraso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Embaraso ()
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 60)
EMBARASO.
(Kanteto.)
Ich möchte dir wohl etwas sagen,
Doch weiss ich leider selbst nicht was.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)

Al vi mi volus diri ion,
Sed kion, mem ne scias mi;
Kaj se vi min demandus tion,
Mi nur respondus tion ĉi:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!

Se kanti kanton mi ekprovas
Al vi irantan, al la kor’,
Mi sole unu vorton trovas
En la anim’ je ĉiu hor’:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!

Mi volus skribi letereton,
Malkovrus mian koron ĝi;
Tro malfacile! nur vorteton
Mi skribas kaj ne scias pli:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!

————————