El Parnaso de Popoloj/En la valo neĝa vento

El Vikifontaro
En la valo ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 150)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Na dolinie zawierucha
 Mokrym śniegiem dmie.

En la valo neĝa vento
Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
Krakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe
Fumon lasas mi ...
Ĉiuj rememoroj miaj
Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
La junec' el or'?
Kiel vento la blovanta
Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo,
Kun vi, fumo, tri ...
Tri sen celo en la mondo
Kune flugu ni!