El Parnaso de Popoloj/La destino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Demandoj Indekso : La destino
de Narcyza ŻMICHOWSKA
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Donu min al Janko
La destino
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Słońce jasne ma promienie,
 Ptak ma piękny głos.

Suno hele al ni brilas,
Birdo ravas nin;
Suno lumas, birdo trilas,
Ĉiu laŭ destin'.

Via koro por amado,
Frunto por kronet',
Buŝo via por kisado,
Por kares' manet'.

Tio estas volo Dia,
Ne malhelpu ĝin!
Amu, kisu, kara mia,
Kaj karesu min!