El Parnaso de Popoloj/La silentaj voĉoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saluto el Varsovio Indekso : La silentaj voĉoj
de Alfred Lord Tennyson
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Sinjorino Twardowska
La silentaj voĉoj
elangligis Antoni GRABOWSKI

 When the dumb Hour, clothed in black,
 Brings the dreams about my bed.

Kiame muta horo, nigrulin',
Al mia lito venas kun sonĝaro,
Ne voku reen tiel ofte min,
Silentaj voĉoj de la mortintaro!
Al vala voj', malantaŭ mi restinta,
Kaj al la suna lumo foririnta;

Sed voku min, ho voĉoj de l' silento,
Antaŭen, al stelara firmamento,
Flagranta en altaĵoj super mi,
Antaŭen, supren! ĉiam pli!