El Parnaso de Popoloj/Macjek

El Vikifontaro
Macjek ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 197-198)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Macjek
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Idzie Maciek bez wieś z bijakiem za pasem,
 Pośpiewuje sobie tym-dy-rym-dy czasem.

Kun batil' ĉe zono iras Macjek voje,
Iam li ekkantas "tim-di-rim-di" ĝoje.
Se iu baras straton,
Ricevas kapobaton.
Oj da, dana!

ve! jen malsaniĝis Macjek nia kara,
En drlnkej' ne estis dum vespero kvara;
Jam al ni ne kantetas,
Bieron ne aĉetas.
Oj da, dana!

Mortis Macjek, mortis, venis lia horo;
Pacon la eternan donu Di'-sinjoro!
Li estis brava viro
Ĝis lasta sia spiro.
Oj da, dana!

Nia Macjek kuŝas sur kverka tabulo.
Se muziko ludus, saltus li, mortulo;
Mazuro, animforte,
Moviĝas, eĉ postmorte.
Oj da, dana!