El Parnaso de Popoloj/Morto de patrino

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 213-217)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ama sento

MORTO DE PATRINO DE JUGOVIĈOJ.

(Heroa popolkanto.)


Mili Boze ĉuda velikoga!

Kad se sleze na Kosovu vojska.


Kara Dio de l' miraklo granda!
Kiam sur Kosov' armeo falis,
Kaj en la armeo naŭ Jugidoj,
Deka vi, maljuna Jug-Bogdano,
Dion petis Jugidoj-patrino,
Ke al ŝi li donu falk-okulojn
Kaj de cignoj la blankajn flugilojn,
Ke forflugu ŝi al kamp' Kosova
Kaj ekvidu siajn naŭ Jugidojn
Kaj maljunan dekan Jug -Bogdanon.
Ŝian preĝon Dio elaŭskultis:
Kaj al ŝi li donis falk-okulojn

Kaj de cignoj la blankajn flugilojn.
Flugas ŝi al kampo de Kosovo,
Trovas ŝi malvivajn naŭ Jugidojn,
Dekan la maljunan Jug-Bogdanon;,
Super ili naŭ batalajn lancojn,
Kaj naŭ falkojn sur ĉi tiuj lancoj,
Ĉirkaŭ lancoj naŭ bonajn ĉevalojn,
Apud ili naŭ kruel-leonojn.
Kaj ekhenis naŭ bonaj ĉevaloj,
Kaj ekmuĝis naŭ kruel-leonoj,
Kaj ekkriis laŭte naŭ ĉasfalkoj;
Sed patrino estis hardokora,
Ke de l' kor' eĉ larmon ŝi ne ploris.

Sed ŝi prenis naŭ kruel-leonojn.
Kaj ŝi prenis same naŭ ĉasfalkojn
Kaj revenis al kortego blanka.
Jen de malproksime bofilinoj
Ŝin ekvidis kaj renkonten iris.
Kaj ekĝemis plore naŭ vidvinoj,
Kaj eploris naŭ malgrandaj orfoj,
Kaj ekhenis naŭ bonaj ĉevaloj,
Kaj ekmuĝis naŭ kruel-leonoj,
Kaj ekkriis laŭte naŭ ĉasfalkoj,
Sed patrino estis hardokora,
Ke de l kor' eĉ larmon ŝi ne ploris.

Kiam estis nokte mezonokto
Kaj ekhenis blankĉeval' Damjana,
La patrin' demandis Damjaninon:
„Bofilino, ho Damjanedzino,
Kial henas blankĉeval' Damjana?
Ĉu malsatas li tritikon blankan,
Aŭ soifas li akvon el Zveĉan?“
Kaj rediris la Damjanedzino:
„Bopatrino, ho patrin' Damjana,
Ne malsatas li tritikon blankan,
Nek soifas li akvon el Zveĉan,
Sed lin Damjan kutimigis manĝi
Ĝis meznokt' avenon delikatan,
Post meznokt' vojaĝi sur la strato;
Do funebras li sinjoron sian,
Ke ne portas lin sur sia dorso.
Sed eĉ nun patrino hardokora
De la koro larmon ne ellasis.

Kiam en mateno tag' heliĝis,
Jen alflugas du korvoj, la nigraj,
Sangaj estas ĝis al ŝultr” flugiloj,
Kaj la bekojn kovras blanka ŝaŭmo.
Illi portas manon de “heroo,
Kaj sur mano estas ringo ora;
lli ĵetas ĝin al brust' patrina.
Prenas manon Jugidoj-patrino

Kaj ŝi turnas kaj returnas ĝin.
Kaj ŝi vokas la Damjanedzinon:
„Bofilino, ho Damjanedzino,
Ĉu rekonas vi ĉi tiun manon?“
Ekparolas Damjana edzino:
„Bopatrino, Damjana patrino,
Tio estas man' de nia Damjan,
Ĉar, patrino, mi rekonas ringon;
Edziniĝis mi per tiu ringo.
Prenas manon patrino Damjana
Kaj ŝi turnas kaj returnas ĝin,
Kaj ŝi murmuretas al la mano:
„Mia mano, verda mia pomo,
Kie kreskis vi kaj kien falis?
Vi elkreskis jen ĉe mia brusto,
Kaj vi falis sur Kosovan kampon“.
Jen ŝi diris, animon elspiris.

LA KVAR FONTOJ.

(El Petar Preradoviĉ.)

Usred polja Kosova

Cetir vrela izviru.

Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt' el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant” ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
— »Kial fluas vi per lakto?“
— Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
— „Kial vino vin ruĝigas?“
— Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
— »Kial vi per sango ŝprucas?“
— Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
— „Kial akvon vi fluigas?“
— Por forlavi vian honton!