El Parnaso de Popoloj/Pereemo

El Vikifontaro
Pereemo ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 79)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Monumento
Amikeco  ►

 Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,
 Omnia sede movet, nil sinit esse diu.

Ĉion temp' manĝegema forglutas, ĉion forprenas,
   Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin'.

Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,
   Malaltiĝas la mont', falas malsupren la pint'.

Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel'-firmamento
   Iam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam'.

Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;
   Venos do iam la temp', ke ne ekzistos la mond'.