El Parnaso de Popoloj/Vi estas kiel aŭroro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vana plendo Indekso : Vi estas kiel aŭroro
de Józef Jankowski
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La viburno
Aperis en de .
Vi estas kiel aŭroro
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Ty jesteś piękna, jak zorza,
 A tak boląca, jak rana.

Vi estas kiel aŭroro,
Sed kiel vundo dolora;
Por vi ekfloras mirinde
De revoj lando kolora.

Mi metis vin en animon,
Kiele rozon, aŭroron;
Aŭroro sange ekflamis,
La rozo vundas la koron.

Kaj vokas ĉiu guteto
De mia sango la kora:
Vi estas kiel aŭroro,
Sed kiel vundo dolora.