Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Antaŭparolo por la dua eldono

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antaŭparolo por la unua eldono Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Antaŭparolo por la unuua eldono
En nokta sonĝo

ANTAŬPAROLO

POR LA DUA ELDONO

————————

Kiam mi publikigis ― en la komenco de la milito ― la unuan eldonon de tiu ĉi libreto, mi ne esperis, ke ĝi baldaŭ disvendiĝos, unuparte pro la necerteco kreita per la milito kaj aliparte pro ĝia delikata poezia enhavo. Tamen la verketo elĉerpiĝis en proporcie mallonga tempo, kaj nova eldono fariĝis dezirinda.

Al la eldonanto, mia amiko Friedrich Ellersiek, mi ŝuldas multan dankon pro tio, ke li sciis afable kaj lerte interesi la Esperantistojn pri mia laboreto.

Same mi esprimas mian dankon al la Esperantaj gazetoj, kiuj bonvolis favore priparoli la libreton. Mi esperas, ke ankaŭ en la nova formo ― mi nur kompletigis la enhavon per kelkaj tradukoj kaj faris etajn korektojn ― ĝi havigos al si amikojn.

Essen, en Aŭgusto 1920. La tradukinto