Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Antaŭparolo por la unua eldono

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Antaŭparolo por la unua eldono
Antaŭparolo por la dua eldono

ANTAŬPAROLO

POR LA UNUA ELDONO

————————

Tre mi konscias la malfacilaĵojn, verki Esperantajn poemojn kaj precipe, reprodukti tiajn delikatajn poeziajn sentojn, kiajn postlasis al ni Heinrich Heine. Nur profunda amo al la poeto kaj perfekta kompreno pri lia karaktero iom sukcesigus tian taskon.

Pro tio sole samlingvano povus kuraĝi, traduke prezenti al alilandanoj karakterizajn partojn el tia poezio. Tamen traduko restas traduko. Malkaŝe mi tial konfesas, ke miaj tradukoj neniel egalvaloras la originalojn; sed imageton almenaŭ pri nia malfeliĉa poeto ili havigos al negermanaj legantoj.

La poemoj prezentataj en ĉi tiu libreto devenas el diversaj epokoj kaj iom respegulas la vivosorton de tiu molanima, ekstreme impresebla martiro, kiu pereis kaŭze de rompita koro. Kelkafoje lia doloro pro ĉiam denove spertitaj maliluzioj naskas ja akrajn, sarkasmajn sonojn:

Min malofte vi komprenis,
Ankaŭ vin malofte mi;
Nur pri malpuraĵoj regis
Ĉiam plena harmoni'.

Ĉu efektive malpuraĵoj estas troveblaj en la verkoj de Heine? Certe ne! Sed. malesperante pro ĉiamaj malkomprenoj, li ja kelkaloke intence, sed klare rimarkeble, ŝajnigas la vulgarecon, kiun en la realeco li malŝatis tiom profunde! La motivon li malkaŝas en la freska soneto: Per masko. La maskon de „ĉifonuloj“ li ja nur bezonas,

.... por ke friponoj,
En siaj karakteraj maskoj fanfaronaj,
Ne opiniu lin samideano.

Sed pli frapantaj kaj kortuŝaj ol ĉio alia estas liaj profundaj amo-sento kaj -bezono, kiuj, ĉiam trompitaj de la homoj, rezignacie sin turnas al la naturo, por trovi tie trankvilon. Pinarbo staras sola, Krepuskiĝas la vespero, Reĝo estas la paŝtisto k. t. p. estas karakterizaj en tiu ĉi rilato.

Lia sprita humoro montriĝas brile en la pseŭdo-romanco Donna Klara. Se miaj tradukoj iom kunhelpus, por forigi la ofte trovatajn malkomprenojn kaj maljustajn juĝojn pri tiu noblanima, sincera kaj genia poeto, mi bone atingis mian celon.

A1 sinjorinoj Marie Hankel kaj Johanna Zschepank, kiuj flanke de Esperantista Literatura Asocio afable helpis min per bonegaj konsiloj koncerne la redaktadon de la tekstoj, mi ĉi tie esprimas mian profundan dankon.

Essen, la 1an de Aŭgusto 1914. La tradukinto