Fabloj de I. A. Krilov/La aglo kaj la kokinoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
14. La libelo kaj la formiko Indekso : [[Fabloj de I. A. Krilov]]
de Ivan Krilov
Tradukita de Vasilij Devjatnin
15. La aglo kaj la kokinoj
16. La muŝo kaj la vojaĝantoj


15. La aglo kaj la kokinoj.

Ekspiri dezirante per la tutaj pulmoj,
La aglo al nubegoj venis,
Kaj tie ĝi promenis,
Naskiĝas kie fulmoj.
Kaj mallevinte sin el la ĉiela valo,
Sidiĝis por ripoz' la reĝo-bird' [tiel] sur stalo,
Por ĝi ĉi-tiu [tiel] lok' ne estis bonkvalita,
Sed kapricema estas reĝa koro:
Ci [tiel] tio, eble, estus por la stal' honoro,
Aŭ lok' nenia estis en ĉi-tiu [tiel] horo,
Nek kverko, nek ŝtoneĝ' granita;
Ne scias mi, al ĝi aperis penso kia,
Sed reĝo-birdo [tiel] nia
Transflugis ial baldaŭ al la stal' alia.
Vidante tion-ĉi [tiel], la kovulino
Al sia najbarino diras:
«Pro kio ĉiuj tiel miras
Je agla flugo, mia belulino?
Mi ankaŭ, — vere mi parolas, —
La ĝuste saman faras, kiam mi nur volas.
Do ni ne estu ja malsaĝulinoj,
Por pensi, ke la agloj altranguloj
Pli gloraj estas. Ni per propraj la okuloj
Ĵus vidis: tiuj-ĉi lertuloj
Malalte same flugas, kiel la kokinoj».
La aglo tedigita diras sendiskute:
— «Vi estas prava, sed ne tute:
Ĝis tero agloj iafoje malleviĝas:
Sed vi, kokinoj, ĝis la nuboĵ [tiel] ne leviĝas!»

Se iam antaŭ la okuloj
Talentojn iajn vidas vi, neniam penu
Difektojn trovi, sed pli bone vi komprenu
Diversajn bonajn ecojn de la talentuloĵ [tiel].