Fabloj de I. A. Krilov/La libelo kaj la formiko
Aspekto
- 14. La libelo kaj la formiko.
La libelo malserioza
Kantis dum la temp' somera,
Kaj alvenis vintr' severa
Kun la frosto furioza.
Malpleniĝis kampo riĉa
Kaj forpasis temp' feliĉa,
Kiam sub folio ĉia
Dum la vintro malamata
Jam kamparo ne konsolas;
La libel' jam ne petolas:
Kiu-do petoli volas
Kun stomako tro malsata!
Kun aspekto malfortika
Rampas ĝi al nest' formika:
«Helpu min en la mizero
Ĝis venonta nur somero!
Nun min kaptis malfortiko,
Prenu min al vi, amiko!»
— «Strange, — diras mi sincere:
Ĉu laboris vi somere?»
Ĝin demandas la formiko.
— «Mi labori eĉ ne provis!
Dum someraj ĉiuj horoj
Ni saltadis inter floroj, —
Mi nur kanti, danci povis.»
— «Sekve vi...» — «En kampoj niaj
Kantis tutan mi someron.»
— «Faris bonan vi aferon:
Iru-do al kampoj viaj!»