Fabloj de I. A. Krilov
Ivan Krilov
Vasilij Devjatnin
16. La muŝo kaj la vojaĝantoj | Indekso : Fabloj de I. A. Krilov de Ivan Krilov Tradukita de Vasilij Devjatnin 17. La elefanto-vojevodo |
18. La vulpo kaj la vinbero |
Fabloj de I. A. Krilov
Ivan Krilov
Vasilij Devjatnin
Se iu estas forta, eminenta,
Sed malprudenta,
Ne plibonigas lin la koro sentimenta.
Fariĝis iam en arbaro elefanto
De ĉiuj bestoj vojevodo—prezidanto.
Ne tiel, kiel ĉe gentaro ĝia,
Ĉe voĵevodo [tiel] nia
La korpo estis dika,
La saĝo malfortika, —
Sed ĉiujn bestojn ĝi favore gvidas.
Jen bona vojevodo vidas:
Al ĝi de ciuj [tiel] ŝafoj la petskribo venas:
«De ni la lastan felon lupa ar' forprenas.»
— «Friponoĵ [tiel]! «ĝi ekkris:» kia rab' malpia!
Mi punos vin por krimo tia!»
La lupoj diras: «nin pardonu, patro kara!
Vi mem al ni por paltoj felaj
Permesis iom preni de la gent' ŝafara!
Sed ĉiuj ŝafoj estas ja ribelaj:
De ili preni ni po unu fel' proponas,
Kaj ili tion eĉ ne donas».
— «Nu, bone» diras elefanto: «sed komprenu,
Ke mi ne povas vidi la malveron:
Po unu fel' de ili prenu,
Sed pli ne tuŝu unu eĉ hareron».