Fabloj de I. A. Krilov/La ermito kaj la urso

El Vikifontaro

11. La ermito kaj la urso.

Por ni komplezo estas kara ĉe mizero,
Sed ja ne ĉiu spertas en ĉi-tio [tiel]:
De malsaĝul' nin savu Dio!
De malsaĝulo povas veni nur danĝero.

Ermito ia senparenca loĝis sole
En la dezert'. Pri viv' dezerta
Vi povas bone skribi, tamen estu certa,
Ke en solec' ne ĉiu loĝos propravole:
Bezonas ĝojon kaj malĝojon ni dividi.
Al mi respondi povas vi: «sed rivereton,
Herbejon silkan, kaj arbaron, kaj monteton
Vi ĉiam tie povas vidi!»
Sed tie aŭdos vi nenium [tiel] eĉ vorteton.
Kaj ankaŭ same la ermito
Enuis ĉiam esti izolito.
Li tra arbaroj iras al najbaroj,
Kun iu konatiĝi provi.
Sed ĉu vi povas trovi,
Krom ursoj, iun en arbaroj?
Kaj etiktive [tiel], baldaŭ al ermit' renkonte,
Ne rapidante, granda urso iras.
Salutas la ermito ĝin volonte,
Al li piedon la ursego tiras,
Jen ili konatiĝas, poste vort' post vorto
Eĉ amikiĝas, —
Kaj jen neniam jam disiĝas:
Por ĉiam ilin ligis blinda sorto.
Pri kio ili diris, kiel sin konsolis,
Rakontis unu al alia kion, —
Pri ticos [tiel] ias [tiel] mi nenion,
Ekscii kvankam tion volis:
La urso estis silentema
Kaj la ermit' ne parolema, —
Kaj tial ili multe ne parolis.
Sed, kvankam la amik' ne estis elokventa,
La dezertulo estis tre kontenta.
Pri la amiko-urs' neniam li forgesas,
Kaj ĉie laŭdi ĝin neniam ĉesas.
Amika nia paro vera
Promenis foje en varmega hor' somera
En valo, en arbar' mistera;
Sed ĉar la urso estas ĉiam pli fortika, —
Pli baldaŭ, ol la urso dika,
L'ermito eklaciĝis
Kaj de l'amiko posteiĝis [tiel].
Al la ermit' proponas la amiko vera:
«Kuŝiĝu kaj ripozu, frato,
Kaj poste dormu eĉ, amato,
Kaj mi gardados vin dum mia temp' libera».
Konsentis la ermit': kuŝiĝis, ekoscedis,
Kaj dorm' lin ekposedis.
La urso gardas. Jen subite ia muŝo
Sidiĝis ĉe l'amika buŝo;
La urs' atente sidas
La muŝon vidas,
Forpelas ĝin, sed ĝi sidiĝas sur la nazo;
Ĝi svingas, sed la muŝo
Tedema sidas ree sur la buŝo,
La urson kolerigas la okazo,
Kaj grandan ŝtonon trovi ĝi rapidas,
Fleksiĝas singardeme kaj apenaŭ spiras;
«Atendu do, bastardo», ĝi kolere diras.
Li vidas, ke la muŝo sur la frunto sidas, —
Kaj jen la urso ĝin per sia forto bruta
Ekbatis tiel, ke krani' amika tuta
Ekkrevis, kaj l'amik' por ĉiam restis muta.