Saltu al enhavo

Fabloj de I. A. Krilov/Parnaso

El Vikifontaro

10. Parnaso.

Post kiam oni diojn el Grekuj' forigis
Kaj al landanoj disdonadis dibienojn,
Al iu hom' Parnason oni allimigis;
La mastr' sur ĝi komencis paŝti la azenojn.
Azenoj, ŝajne, iam sonĝis,
Ke sur Parnas' la muzoj loĝis
«Ne vane sekve — ili diris —
Parnason oni nin altiris:

Al mondo tedis kantoj diaj.

Kaj revas ĝi pri kantoj niaj.»
«Aŭskultu, la unua krias, min atente!
Ekkantos mi, — kaj kantu vi konsente!
Nenio vin timigu!
Azenojn ni glorigu!
Pli laŭte eĉ, ol la muzaro,
La ĥoron faros kaj ekkantos azenaro!
Sed por ne senordiĝu la azenamaso,
Al nia soĉiet' mi faras la proponon:
Se iu en la voĉ' ne havas bonan tonon,
Ni tiun pelu el Parnaso».
Alpreni ĉiuj tuj ordonis,
Azeno kion nun proponis:
Kaj tiel bone ekkriegis nova ĥoro,
Ke ŝajnis en ĉi-tiu horo,
Ekkrakis kvazaŭ multaj radoj ne ŝmiritaj.
Per kio do finiĝis tiu kant' sovaĝa?
La anoj de brutaro saĝa
En stalon estis enpelitaj.

Gi estos por la kelkaj abomena,
Sed memorigos mi al vi sentencon:
Se estas ies kap' malplena,
Al tiu kap' neniu loko donos sencon.