Fabloj de I. A. Krilov/La maljunulo kaj la morto

El Vikifontaro

19. La maljunulo kaj la morto.

Kun branĉligaĵo, en kruela vintr' malluma,
La maljunulo, per mizeroj sekigita,
Apenaŭ movis sin al la dometo fuma,
Per ŝarĝa branĉligaĵo tute alpremita.
Li longe la pakaĵon portis
Kaĵ [tiel] sin perfortis,
Sed poste ĝin forĵetis, eksopiris,
Sur ĝi sidiĝis kaj per laca voĉo diris:
«Malriĉa estas mi, ho, Dio!
Bezonas ĉion mi; min premas familio,
Servuto kun labor' senĉesa, regna pago;
Sed ĉu ĝojigis min por tio
Almenaŭ unu bona, luma tago?»
Kaj jen alvokas li la morton en imago;
Sed ĝi ne estas ja en alilando ia,
Sed post la dorso nia:
Ĝi tuj aperis
Kaj diras: «Ĉu vi vokis min, ĉar vi suferis?»
Vidante ĝian teruregan eksteraĵon,
Respondis ĝin la maljunul' en malespero:
«Mi vokis vin, ne pro kolero,
Ke vi min helpu levi mian branĉligaĵon».

Ni bone vidas
En fabl' ĉi-tiu,
Ke se eĉ vokas morton iu
Li morti tamen ne rapidas.