Fabloj de I. A. Krilov/La maljunulo kaj tri junuloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2. La kapricema fianĉino Indekso : [[Fabloj de I. A. Krilov]]
de Ivan Krilov
Tradukita de Vasilij Devjatnin
3. La maljunulo kaj tri junuloj
4. La korniko kaj la vulpo


3. La maljunulo kaj tri junuloj.

Arbeton planti maljunul' decidis.
«Se li konstruus, dirus ni neniun vorton,
Sed plantas li, kaj rnem atendas morton!»
Je maljunulo tiel ridis
Triope la junuloj el vilaĝ' najbara.
«Bezonas esti vi Mafuŝajl' multjara,
Se fruktojn volas vi de l'arb' ricevi.
Ĉu efektive povas vi pri tio revi?
Forlasu, maljunulo, la laboron:
Ja, certe, tute vane uzas vi fervoron!
Por vi ne estas unu horo eĉ kredebla.
Por ni intenco tia povas esti ebla:
Ankoraŭ estas junaj, plenaj ni da forto,
Kaj maljunulo devas pensi nur pri morto».
— «Kutimis mi jam al laboro malfacila»
Respondis maljunul' humila:
Sed se per la laboro, kiun nun mi faras,
Utilon ian por aliaj mi preparas,
Mi eĉ konfesas,
En tiu-ĉi labor' mi multe pli progresas.
Bonul' ne sole nur por si laboros.
Plantante arbon, mi pri tio ne forgesos,
Ke se mi mem plezuron havi ne sukcesos,
Genepoj plezuriĝos, kiam ĝi disfloros:
Jam estas frukt' por mi ĉi-tio.
Kaj ĉu por ni ekzistas ia garantio,
Ke longe vivi nin permesos Dio?
Ĉu povas bataladi ia forto,
Beleco, aŭ juneco kun la morto?
Dum mia vivo ne malmulte mi transportis
Da ĉerkoj kun junuloj, kiuj frue mortis!
Ja via morto, eble, estas pli proksima
Kaj vin pli frue kaŝos tero senanima».
La maljunilo [tiel] kiel diris, tiel statis.
Eknaĝis unu pro komerc' trans mar' senlima;
Feliĉo lin komence per espero flatis;
Sed ŝipon la venteĝ [tiel] disbatis:
Kaj la naĝanton pereigis mar' kolera.
En fremda land' severa,
La dua, per potenc' malpia
Kaptita, pro amem' pasia,
Per sano pagis kaj per viv' por sia ago.
La tria akvon trinkis en varmega tago
Kaj malsaniĝis; kaj la kuracistoj spertaj
Mortigis lin per kuraciloj lertaj.
Ilian eksciinte sorton,
La maljunul' priploris nun ilian morton.