Fabloj de I. A. Krilov/La simioj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
7. Leona divido Indekso : [[Fabloj de I. A. Krilov]]
de Ivan Krilov
Tradukita de Vasilij Devjatnin
8. La simioj
9. La muzikantoj


8. La simioj.

Se ni imitas saĝe, tiam ni de tio
Nin povas senti tute bone;
Sed imitadi senrezone, —
De tio nin defendu Dio!

Ekzemplon donos mi el lando malproksima.
Simiojn kiu vidis, scias tion,
Ke ĉiam ili imitadas ĉion.
En sud-Afriko, en arbar' senlima
Anaro da simioj sidis
Sur densa arbo, sur la branĉoj kaj branĉetoj:
Kaŝitaj, ili la ĉasiston vidis,
Baraktis kiu sur herbejo en la retoj.
Kaj jen interrigardas tuta ar' simia,
Flustrante unu al alia:
«Rigardu, vidu lin, amikoj,
Senfinaj estas ĉiuj liaj artifikoj:
Jen bravulo!
Kvazaŭ bulo
Li volviĝas,
Poste rektiĝas
Li estas ĝusta petolulo.
Ĉu ni ne estas la ŝerculoj?
Sed tiel ni ne povas salti, gliti!
Amikoj-petoluloj!
De li ni devas tion-ĉi imiti.
Sed jen li sin amuzis, ŝajne, jam sufiĉe;
Kredeble li foriros baldaŭ, — tiam... Vidu,
Li efektive jam foriris kaj, feliĉe,
Por ni forlasis siajn retojn. Nu, rapidu,
Amikoj, amuziĝi!»
Alvenas ili. Por la gastoj atenditaj
Sur tero estas multaj retoj dissternitaj.
Komeneis [tiel] ili salti kaj ruliĝi,
Volviĝi, kuri, malvolviĝi;
Kriegas ili, ĝojas senmezure!
Sed jen terure:
Ne liberigas ilin nun la retoj!
La mastro ilin bone gardis
Kaj ĝustatempe li alvenis kun saketoj.
Timeme ili ekrigardis,
Sed vane el la retoj kuri penis, —
Kaj oni ilin ĉiujn prenis. —