Fundamenta Krestomatio (1903)/En nord’ unu pino…

El Vikifontaro
En nord' unu pino...
(El Heine.)

En nord' unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo;
Glacia kaj neĝa tavolo
Ĝin kovras per tomba tolaĵo.

Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,
En unu dezert' orienta,
Eterne pri lando alia
Malgaje sopiras silenta.

L. ZAMENHOF.