En sonĝo princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro,— Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro ĉe koro. "De l' patro de l' via la krono Por mi ĝi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono— Vin mem mi deziras, aminda! —"Ne eble!" ŝi al mi rediras : "En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amata!"